Aleksej Pleŝĉejev
Aleksej Pleŝĉejev | |
---|---|
Persona informo | |
Aliaj nomoj | А.Н.П. • А.П. • А.П. и А.С. • Лишний человек • Н.А. • П—в • А. • П— —в • П— — —в • Пл—в • П—ъ • Псевдонимов • N.N. |
Naskiĝo | 22-an de novembro 1825 en Kostroma |
Morto | 26-an de septembro 1893 (67-jaraĝa) en Parizo, Francio |
Tombo | Novodeviĉje tombejo |
Lingvoj | franca • rusa |
Ŝtataneco | Rusia Imperio |
Alma mater | Nikolaevskaya Cavalry School (en) Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato (–1845) |
Subskribo | |
Familio | |
Infano | Alexandre Plechtcheïev (en) |
Okupo | |
Okupo | poeto literaturkritikisto prozisto tradukisto verkisto teatra kritikisto publikigisto |
TTT | |
Retejo | http://plesheev.ouc.ru |
Aleksej Nikolajeviĉ Pleŝĉejev (ruse Алексей Николаевич Плещеев; naskiĝis la 22-an de novembro[jul.]/ 4-an de decembro 1825[greg.] — mortis la 26-an de septembro[jul.]/ 8-an de oktobro 1893[greg.]) estis radikala rusa poeto de la 19-a jarcento, iama membro de la Petraŝevskiо-Rondo.
La unua poemaro de Pleŝĉejev, publikigita en 1846, famigis lin: "Antaŭen! Sentime kaj sendube..." igis ĝin konata kiel "rusa Marseljezo" (kaj tiel ĝi estis kantata, uzante la francan melodion), "alvoko de amikoj..." kaj "Ni estas fratoj kiel ni sentas nin..." estis ankaŭ adoptita de la rusa radikala junularo de la mezo de la 1840-aj jaroj kiel revoluciaj himnoj.[1][2]
En 1849, kiel membro de la Petraŝevskij-Rondo, Pleŝĉejev estis arestita, sendita (kun Fjodor Dostojevskij inter aliaj) al Sankt-Peterburgo kie li devis resti 8 monatojn en la Petropaŭla fortikaĵo. Ricevinte dekomence mortokondamonon, Pleŝĉejev estis poste deportita al Uralsk, proksime de Orenburgo kie li devis resti dek jarojn en ekzilo, servante unue kiel soldato, poste kiel malsupra oficiro.
En sia posta vivo Pleŝĉejev iĝis vaste konata pro siaj multnombraj tradukoj (ĉefe el angla kaj franca) kaj ankaŭ pro porinfanaj poemoj, kelkaj el kiuj estas iĝis klasikaĵoj. Multaj el la poemoj de Pleŝĉejev estis muzikigitaj (fare de Pjotr Iljiĉ Ĉajkovskij kaj Sergej Rachmaninoff inter aliaj) kaj iĝis popularaj rusaj romancoj.[2]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Russian Writers and Poets. Brief Biographical Dictionary (Русские писатели и поэты. Краткий биографический словарь. Moscow.. ruscenter.ru (2000). Arkivita el la originalo je 23a de novembro 2010. Alirita 2010-03-22 . Arkivigite je 2010-11-23 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-11-23. Alirita 2019-09-05 .
- ↑ 2,0 2,1 Pleshcheev, Alexay Nikolayevich. The Krugosvet (Around the World) encyclopedia. Alirita 2016-08-19 .
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Mortintoj en Parizo
- Naskiĝintoj en 1825
- Mortintoj en 1893
- Viroj
- Naskiĝintoj la 22-an de novembro
- Mortintoj la 26-an de septembro
- Rusiaj poetoj
- Rusiaj dramistoj
- Rusiaj publicistoj
- Rusiaj verkistoj
- Rusiaj revoluciuloj
- Rusiaj tradukistoj
- Rusiaj literaturkritikistoj
- Tradukistoj el la angla lingvo
- Tradukistoj el la hungara lingvo
- Tradukistoj el la franca lingvo
- Tradukistoj el la germana lingvo
- Tradukistoj el la itala lingvo
- Tradukistoj al la rusa lingvo