Alaŭdemberizo
Alaŭdemberizo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Alaŭdemberizo en Sud-Afriko
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Emberiza impetuani (Smith, 1836) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Alaŭdemberizo (Emberiza impetuani) estas birdo de la grupo de emberizoj el la ordo de paseroformaj birdoj kaj genro de la familio de Emberizedoj kiu iam estis enmetitaj en Fringedoj.
Ĝi estas bruneca kaj nigreca en flugiloj al ĝenerale sablokolora kun helaj superokula kaj mustaĉa strio kaj rozkoloraj kruroj kaj beko kun pli griza supra makzelo. La subpugo estas blankeca.
Tiu afrotropisa birdo troviĝas en Angolo, Bocvano, suda Demokratia Respubliko Kongo, okcidenta Zambio kaj suda Zimbabvo, sed ĉefe en Namibio kaj okcidenta Sudafriko. Ties natura biotopo estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbustaroj. Ĝi ĝenerale preferas aridajn, malfermajn arbustarojn, desertajn herbejojn, sekajn akvofluejojn, disajn herbejojn aŭ arbustarojn de rokaj montetoj, bordojn de ŝoseoj kaj foje ĝardenojn de Karuo. Ĉar ĝi preferas vivi en aridaj areoj ĝi estas tre nomadema, kaj veturas grandajn distancojn serĉe de pluvo. Ĝi manĝas ĉefe herbosemojn, surgrunde kun disaj arbustoj kaj ŝtonoj. Dum idomanĝigado insektojn kiaj skaraboj aŭ raŭpoj.
Ĝi estas monogama solema nestumanto, kiu konstruas tasforman neston de bastonetoj kovritan el fajnaj radiketoj kaj tigoj de desertaj herboj kiaj Stipagrostis ciliata. Ĝi tipe situas en rokobordo aŭ sur ŝtona grundo, ofte baze de malgranda roko aŭ ĉe arbusto. La reprodukta sezono varias laŭ la pluvofalo, sed ĝi okazas ĝenerale el septembro al aprilo. La ino demetas 2-4 ovojn, kiuj estas kovataj dum ĉirkaŭ 11-13 tagoj. Elnestiĝo okazas post ĉirkaŭ 12-13 tagoj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- Konsultita la 18an de novembro de 2010 Arkivigite je 2010-12-28 per la retarkivo Wayback Machine
- BirdLife International 2004. Emberiza impetuani[rompita ligilo]. 2006 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 25an de julio 2007.
|