Saltu al enhavo

Acantilado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Acantilado
filmo
Originala titolo Acantilado
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 2016
Daŭro 99 minutoj
Ĝenro dramo
Kameraado Javier Agirre
Reĝisoro(j) Helena Taberna
Scenaro Helena Taberna
Andrés Martorell
Natxo López
Filmita en Las Palmas de Gran Canaria • Bilbao
Loko de rakonto Kanarioj
Muziko de Ángel Illarramendi
Rolantoj Daniel Grao • Juana Acosta • Goya Toledo • Ana Gracia • Josean Bengoetxea • Jon Kortajarena • Maiken Beitia • Xabier Elorriaga • Ramón Ibarra • Itsaso Arana • Íngrid García Jonsson
IMDb
vdr

Acantilado (Klifo) estas hispana mistera drama filmo premierita en 2016 kaj reĝisorita de Helena Taberna. Stelulis Daniel Grao, Juana Acosta kaj Goya Toledo.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Amasa memmortigo de membroj de sekto okazas en Kanarioj. Juna fratino de Gabriel nome Cordelia, kiun li ne vidis dum jaroj, estis unu el la sektanoj. Gabriel veturas tien por esplori tion kio okazis. Li renkontiĝas kun Helena, kiu vivis kun Cordelia dum unu jaro. Kune ili konstatas, ke Cordelia ne estas inter la trovitaj kadavroj. Kun policestro Santana oni malkovras, ke kaj la sekto kaj la memmortigoj rilatas al organiza fraŭdo por ekhavi monon de riĉaj sektanoj. Dume oni sekvas scenojn pri la pasintaj okazaĵoj: Cordelia estis elektita kiel favoritino de la sektestrino kaj patrino de bebo generita kun ŝia koramiko Julián en la sekto, kiu fakte estas enfiltrita policano je la servo de Santana, kiu jam suspektis pri la sekto. Cordelia malkovras, ke la sektestrinoj mortigis Julián, ĉar li kaj Cordelia troe enamiĝis.

Tamen ekestas pliaj komplikiĝoj. La morto de Julián rezultas en tio ke la policestron Santana oni senigas de la kazo kaj Gabriel interrilatas kun Helena. Mistera arkeologo ŝajne intervenas en la afero, ĉefe kiam Gabriel ekveturas el Kanarioj, sciinte, ke Cordelia mortis. Sed vere ŝi ne mortis.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj

[redakti | redakti fonton]
  • Daniel Grao ... Gabriel
  • Juana Acosta ... Helena
  • Goya Toledo ... Santana
  • Ingrid García Jonsson ... Cordelia
  • Ana Gracia ... Heidi
  • Josean Bengoetxea ... Martínez
  • Jon Kortajarena ... Julián
  • Maiken Beitia ... Marion
  • Ciro Miró ... Artemi
  • Xabier Elorriaga ... Antonio

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]