Abertura
Abertura | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vilaĝo vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Ŝtato | Hispanio | ||
Regiono | Ekstremaduro | ||
Provinco | provinco Kacereso | ||
Komarko | Tierra de Trujillo | ||
Poŝtkodo | 10262 | ||
Politiko | |||
Urbestro | Olga María Tello Muñoz | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 377 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 6 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 39° 15′ N, 5° 49′ U (mapo)39.243932205103-5.8136196027447Koordinatoj: 39° 15′ N, 5° 49′ U (mapo) [+] | ||
Areo | 62,71 km² (6 271 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Abertura [+] | |||
Abertura (Malfermo) estas municipo kaj loĝloko de Hispanio. Ĝi apartenas al la aŭtonoma komunumo aŭ regiono Ekstremaduro, al ties pli norda provinco Kacereso (Cáceres) kaj al la komarko Tierra de Trujillo. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 377 loĝantoj sur areo de 62,71 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 6 loĝantoj/km². La loĝantoj nomiĝas abertureños.
Situo
[redakti | redakti fonton]Abertura estas situa en la sudorienta parto de Ekstremaduro en la komarko aŭ distrikto Tierra de Trujillo; je 74 km de Cáceres, provinca ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 62,71 km².
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Enspezofontoj estas precipe agrikulturo kaj brutobredado.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La municipa teritorio estas ĉefe ebena, kun altitudo inter 380 kaj 430 m. La ĉefaj riveroj estas Búrdalo kaj Alcollarín.
Demografio
[redakti | redakti fonton]Demografia evoluo de Abertura inter 1981 kaj 2021 | ||||
1981 | 1991 | 2001 | 2011 | 2021 |
629 |
532 | 502 | 446 | 402[1] |
Monumentoj
[redakti | redakti fonton]- Preĝejo Johano la Baptisto (15-a jarcento)
- Ermitejo sankta Ana
Festoj
[redakti | redakti fonton]- Sankta Gregorio, la 9-a de majo
- Kamparfesto, la 25-a kaj 26-a de julio