9K720 Iskander
Aspekto
9K720 Iskander | ||
---|---|---|
modelo de armilo vd | ||
Dum | nekonata - nekonata/nuntempe | |
Partoprenanta | 9T250 • 9P78-1 • 9S552 vd | |
La 9K720 Iskander (ruse Искандер; NATO-raportnomo SS-26 Stone) estas movebla mallongdistanca balistika misilsistemo konceptita en Sovetunio ekde 1988 kaj produktita kaj ĉefe uzata fare de la Armitaj Fortoj de Rusia Federacio. Laŭ informoj de la Armitaj Fortoj de Rusio, la misilsistemoj (Искандер-М, do Iskander-M) en tiu armeo plene anstataŭigis la malnoviĝintajn sovetuniajn OTR-21 Toĉka-misilsistemojn en aprilo 2020. La Iskander havas plurajn malsamajn konvenciajn eksplodilojn, inkluzive de grapolpafaĵo-eksplodilo, fuel-aera eksplodaĵo-plifortigita eksplodilo, eksplodkapo-fragmenta eksplodilo, terpenetrilo por bunkrorompado kaj elektromagneta pulsaparato por kontraŭradaraj misioj. La misilo ankaŭ povas porti nukleajn eksplodilojn.