596 Scheila
596 Scheila | |
asteroido | |
astronomia simbolo
| |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 596 Scheila |
Aliaj nomoj | 1906 UA; 1949 WT |
Astronomia simbolo | vd |
Nomita laŭ | Scheila vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | August Kopff |
Dato de malkovro | 21-a de februaro 1906 |
Loko de malkovro | Hejdelbergo |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
437,723 Gm (2,926 AU) 365,168 Gm (2,441 AU) 510,278 Gm (3,411 AU) |
Discentreco | 0,166 |
Meza anomaliangulo | 233,837° |
Klinangulo | 14,669° |
Periodo | 1 828,695 tagoj (5,005 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 17,41 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
70,736° |
Argum. de periapsido | 176,488° |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 113,34 km |
Rotacia periodo | 0,6603 tago (15,848 horoj) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,0379 |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | PCD |
Absoluta magnitudo | 8,9 |
- Ne konfuzu kun la hela, mezgranda 30211 Sheilah.
596 Scheila estas granda, malhela asteroido de la ĉefa asteroida zono.
Malkovro
[redakti | redakti fonton]Ĝi estis malkovrita de la germana astronomo August Kopff elde la Nacia Observatorio de Hejdelbergo - Königstuhl la 21-an de februaro 1906.
Nomo
[redakti | redakti fonton]Ĝi ricevis la nomon Scheila, tiu de brita lernantino de la Universitato de Hajdelbergo, amikino de August Kopff.
Oni ne konfuzu 596 Scheila kun 30211 Sheilah.
Kometaspekta aktiveco
[redakti | redakti fonton]La 12-an de decembro 2010, la usona astronomo Steve Larson konstatis la ĉeeston de polva hararo ĉirkaŭ 596 Scheila. Ekzameno de antaŭaj fotografioj montris ke la polva elĵeto komencis la 3-an de decembro 2010.
Spektroskopia observo indikas malĉeeston de gaso: prefere ol kometa aktiveco, tiu fenomeno povus esti estigita de la alfrapo de meteoroido de ĉirkaŭ 35 m kun relativa rapideco de ĉ. 5 km/s.
En 2010 jam estis observita per la kosmoteleskopo Hubble la kometaspektan objekton P/2010 A2, rezultanta de asteroida kolizio. Objekto de la grando de 596 Scheila povas suferi po unu alfrapon de objekto de diametro 10-100 metroj ĉiuj 5 jaroj.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
- angle The Active Asteroids (Aktivaj asteroidoj) de David Jewitt
- france Scheila, l'astéroïde devenu comète ! (Scheila, asteroido iĝinta kometo !)el Futura Sciences
- france Scheila frappé par un astéroïde (Scheila alfrapita de asteroido)el Ciel et Espace
- itale 596 Scheila in attività (596 Scheila en aktiveco) el "Associazione Astronomica Euganea"
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (1 - 1000) | Poste: |
---|---|---|
595 Poliksena | 596 Scheila | 597 Bandusia |