Saltu al enhavo

Štětí

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ne konfuzu ĝin kun pola Szczecin
Štětí
germane Wegstädtl
urbo
Bezručovy Sady en Štětí
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Štětí
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Ústí nad Labem
Distrikto Distrikto Litoměřice
Administra municipo Štětí
Historia regiono Bohemio
Montaro Doksa montetaro
Rivero Elbo
Situo Štětí
 - alteco 155 m s. m.
 - koordinatoj 50° 27′ 12″ N 14° 22′ 35″ O / 50.45333 °N, 14.37639 °O / 50.45333; 14.37639 (mapo)
Areo 53,85 km² (5 385 ha)
Loĝantaro 8 609 (2024)
Denseco 159,87 loĝ./km²
Tabulo Malsupraohara tabulo
Unua skribmencio 1312
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 411 08, 411 73
NUTS 3 CZ042
NUTS 4 CZ0423
NUTS 5 CZ0423 565709
Katastraj teritorioj 10
Partoj de urbo 10
Bazaj setlejunuoj 23
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Štětí
Retpaĝo: www.steti.cz
Portalo pri Ĉeĥio
Baroka preĝejo el 18-a jarcento

La ĉeĥa urbo Štětí [ŝtjetji] (germane Wegstädtl) troviĝas en distrikto Litoměřice, regiono Ústí nad Labem sur la dekstra bordo de la rivero Elbo proksimume 50 km norde de la ĉefurbo Prago. La urbo troviĝas rande de fekunda ĉerivera ebenaĵo, kiu etendiĝas de la urboj Pardubice ĝis Litoměřice. Al la urbo apartenas jenaj vilaĝoj: Brocno, Čakovice u Radouně (Ĉakovice), Hněvice (Hnjevice), Chcebuz (Ĥcebuz), Počeplice (Poĉeplice), Radouň u Štětí (Radounj), Stračí (Straĉi), Újezd u Chcebuze kaj Veselí. En 2024 loĝis en la urbo 8 609 loĝantoj.

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Liběchov, Račice, Snědovice, Hoštka, Bechlín, Tupadly (distrikto Mělník), Medonosy kaj Horní Počaply.

La unua skriba mencio pri la urbo devenas el komenco de la 14-a jarcento. Estas skribite, ke setlejo Sstiet estiĝis ĉirkaŭ la jaro 1300, kiam tie staris 24 domoj kaj ligna preĝejo. Tiu estis detruita de granda inundo, tial en 1784 oni finkonstruis ŝtonan preĝejon de sankta Simono kaj sankta Judaso, kiu kompreneble konserviĝis ĝis nun.

En 1549 Štětí fariĝis reĝa urbo. Tiam ĝi ricevis urban blazonon kaj sigelon. Tiutempe en la urbo loĝis ĉirkaŭ 500 homoj (ĉeĥoj kaj germanoj). La urbanoj estis liberigitaj de tiutempe deviga servutula laboro, tial en la urbo ekprosperis industrio. Nur milita mizero komence de la 19-a jarcento haltis la kreskon. Tiu renoviĝis nur en la dua duono de la 19-a jarcento dum la regado de Aŭstrio-Hungario. En 1848 oni fondis poŝtoficejon, en 1850 distriktan juĝejon. En 1871 la urbo estis konektita al fervojo.

Post kiam la urbo transiris de Aŭstrio-Hungario al Ĉeĥoslovakio en 1918, grave kreskis la nombro de ĉeĥoj en la urbo. En 1934 oni konstruis ĉeĥan lernejon. La nombro de loĝantoj en la jaro 1938 estis 2585, post la dua mondmilito kaj la perforta elpelo de la germanoj la nombro iom reduktiĝis - dum censo en la jaro 1948 oni kalkulis 2192 loĝantojn.

Grava mejloŝtono en la urba historio estas la jaro 1949, kiam oni ekkonstruis paperfabrikon sur loko de estinta sukerfabriko. La paperfabriko SEPAP poste fariĝis la plej grava ne nur en la urbo, sed en la tuta lando. Nun ĝi apartenas al la eksterlanda firmao MONDI.

La disvolviĝo de la paperfabriko kaŭzis ankaŭ disvolviĝon de la urbo. Estis konstruataj loĝdomoj, infanĝardenoj, lernejoj, sanzorga domo kaj poste eĉ naĝejo, sporta stadiono, urba biblioteko kaj superbazaro.

En la apuda vilaĝo Račice troviĝas remboata kanalo pli ol 2 km longa. Tie okazis jam kelkaj ĉampionadoj de remado kaj kanuado.

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18694 855
18805 137
18905 056
19004 902
19104 796
19214 969
JaroLoĝantoj
19304 982
19503 628
19615 724
19707 016
19809 054
19918 571
JaroLoĝantoj
20019 197
20118 852
20168 861
20178 807
20188 734
20198 685
JaroLoĝantoj
20208 695
20218 320
20228 438
20238 572
20248 609

Kultura vivo

[redakti | redakti fonton]

Ĉiun duan jaron oni organizas nacian festivalon de blovorkestroj (aŭ nur FEDO Štětí). Ĉiujare oni povas aŭdi rok-an kaj kontrean muzikon. Kvankam al la urbo ofte alvenadas prezenti sin pragaj aktoroj, plimulto da loĝantoj preferas televidon, precipe nun kiam estis instalita kabla televido kun 28 program-kanaloj.

Rilataj artikoloj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.