Ŝora lingvo
Ŝora lingvo | |
lingvo • moderna lingvo | |
---|---|
Yenisei Turkic | |
Parolantoj | 2 839 |
Skribo | cirila alfabeto, Shor alphabet |
Lingva statuso | 4 severe endanĝerigita |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-3 | cjs |
Glottolog | shor1247 |
Angla nomo | Shor |
Franca nomo | chor |
Ŝora lingvo estas lingvo de ŝoroj, kiu, kune kun ĥakasa lingvo apartenas al ĥakasa subgrupo de nord-orienta grupo de Tjurka lingvaro. Ŝor-parolantoj loĝas plejparte en Kemerova provinco, apud nordaj partoj de Altajo, laŭ Tom rivero kaj apud bordoj kun Ĥakasio kaj Respubliko Altaj.
Ekzistas du dialektoj: la mrasa aŭ z-dialekto, kiu iĝis bazo de literatura ŝora lingvo en 1920 - 1930-aj jaroj, kaj la kondoma aŭ j-dialekto.
Skribsistemo
[redakti | redakti fonton]Misiista alfabeto
[redakti | redakti fonton]Unua alfabeto por ŝora lingvo estis inventita en 19-a jarcento por religiaj kaj misiismaj celoj. Unua aboco por la ŝora estas eldonita en 1885[1]. En ĝi uzatis literoj de tiama rusa alfabeto krom (Ё ё, Ф ф, Щ щ kaj Ѣ ѣ), kaj aldonaj literoj Ј ј, Ҥ ҥ, Ӧ ӧ, Ӱ ӱ. En 1927 la alfabeto estas ŝanĝita (antaŭ tio, la rusa alfabeto mem iom reformiĝis). El tiamaj rusaj literoj uzatis ĉiuj krom Ё ё kaj ъ, kaj aldone Ө ө, Ҥ ҥ, Ӱ ӱ). Tiu alfabeto estis oficia.
Latina skribo
[redakti | redakti fonton]En 1930 oni enkondukis ŝoran alfabeton surbaze de latina skribo:
A a | B в | C c | D d | Ə �� | F f | G g | Ƣ ƣ |
I i | J j | K k | Q q | M m | N n | Ꞑ ꞑ | O o |
Ө ө | P p | R r | S s | T t | U u | V v | Ş ş |
Z z | Ƶ ƶ | L l | Ь ь | Y y | Į į |
Pri tio ankaŭ vidu la ĝeneralan artikolon Latinliterigo en Sovetunio. Poste la ordo de literoj estis ŝanĝita al la pli simila al aliaj Sovetuniaj lingvoj, litero Ә ә estas anstataŭigita per E e, litero Į į forlasita.
Moderna skribo
[redakti | redakti fonton]En 1938 aperis oficie agnoskita cirila ŝora alfabeto. Ĝi havis ĉiujn rusajn literojn plus Ӧ ӧ, Ӱ ӱ kaj Нъ нъ. Post plua reformo ĝi ekhavis aspekton, kiu ekzistas ĝis nun:
А а | Б б | В в | Г г | Ғ ғ | Д д | Е е | Ё ё |
Ж ж | З з | И и | Й й | К к | Қ қ | Л л | М м |
Н н | Ң ң | О о | Ӧ ӧ | П п | Р р | С с | Т т |
У у | Ӱ ӱ | Ф ф | Х х | Ц ц | Ч ч | Ш ш | Щ щ |
Ъ ъ | Ы ы | Ь ь | Э э | Ю ю | Я я |
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Шорскій Букварь. Шор кіжілері балаларын мічіке ӱгретче. Для инородцевъ восточной половины Кузнецкаго округа. Казань, 1885.