Ŝervin Hajipur
Ŝervin Hajipur | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de marto 1997 (27-jaraĝa) en Babol |
Lingvoj | persa |
Ŝtataneco | Irano |
Okupo | |
Okupo | kantisto komponisto kantoverkisto |
Verkoj | Baraye... |
Ŝervin Hajipur aŭ Shervin Hajipur (perse شروین حاجیپور ; naskiĝis la 3-an de marto 1997 en Babolsar[1]) estas irana komponisto, muzikredaktisto kaj kantaŭtoro . En 2023, li gajnis la premion Grammy pro la kanto Baraje ( perse: برای, angle: Baraye), kiu akiris grandegan popularecon kaj iĝis unu el la simboloj de protestoj en Irano en la unuaj tagoj post ĝia premiero; la kanto estis nomumita en la kategorio "plej bona kanto por socia ŝanĝo"[2].
Protestkanto Baraje (شروین - برای)
[redakti | redakti fonton]Hajipur estis arestite fare de iranaj sekurecaj taĉmentoj la 1-an de septembro 2022 post kiam li kantis la protestkanton Baraye (perse برای) esprimante subtenon por la ondo de protestoj post la morto de Jina Mahsa Amini .
"Baraye" estis registrita fare de iranaj kaj ne-iranaj artistoj, kantistoj kaj dancistoj ekster Irano kaj prezentita en la persa same kiel tradukitaj versioj en ekzemple la franca, germana, hispana, itala, nederlanda kaj sveda.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ (fa) "Biografio de Sharvin Hajipour kaj liaj plej bonaj kantoj", iranenfejar.info, la 13-an de julio 2022
- ↑ (en) Shervin Hajipour Wins Best Song For Social Change For "Baraye | 2023 GRAMMYs, alirite la 6-an de februaro 2023.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Kanto "Baraye" | شروین - برای " de Shervin Hajipour en la persa originalo, YouTube
- Jutuba kanalo de Ŝervin Hajipur