Ŝankroido
Kodo laŭ la Klasifiko Internacia de Malsanoj (prova versio 11) | ||
---|---|---|
1B70 | ŝankroido (Chancroid) | |
Ŝankroido[1] aŭ mola ŝankro - latine ulcus venerei cancrosus - estas loka venera malsano kaŭzita de bacilo Haemophylus ducreyi, kiu aperas 2-3 tagojn post la kontaĝa seksa kuniĝo. Ĝi estas karakterizita per plata lentoforma ulceriĝo sur la penisa prepucio aŭ penisa glano ĉe la viro, aŭ sur la vulvo aŭ vagino ĉe la virino. Ĝenerale kovrita de flava puso, ĝiaj randoj estas akutaj, iom degluiĝintaj, regulaj kaj netaj; ĝia bazo estas mola (male al la malmoliĝinta sifilisa ŝankro), kaj ĝi akre doloras. Depende de la ĝenerala sanstato de la paciento kaj de la frutempeco kaj taŭgeco de la kuracado, la ŝankro evoluas jen al resaniĝo, jen al propagiĝo al najbaraj histoj, kiuj ankaŭ ulceriĝas. Ofte la ingvenaj limfonodoj unu- aŭ ambaŭflankaj ankaŭ inflami��as, doloras kaj eĉ pusas (absceso). Ne malofte, la paciento estas trafita samtempe kaj de mola ŝankro kaj de sifiliso.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ artikolo pri la koncerna adjektivo ŝankroida en la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 2020, reta versio