Ĥabur
Ĥabur (arabe نهر الخابور) estas la plej longa alfluanto de Eŭfrato en Sirio. Ĝi ricevas la ĉefan akvokvanton el la turka limregiono ĉe Ra's al-'Ayn kaj ebligas jam de jarmiloj la akvumitan agrokulturadon apud ties 320 km longa fluo al sudo tra la orient-siria stepa areo.
En la romia epoko, la rivero havis la nomon Chaboras.
La fluo
[redakti | redakti fonton]Kelkaj alfluantoj de Ĥabur fontas en la kalkŝtona montaro en proksimo de Tur Abdin, sed grandparte nutra la riveron ĉefe pluraj karstaj fontoj en la turka-siria limregiono ĉe Ra's al-'Ayn. Disde kelkaj proviziraj (nur-vintraj) riveretoj, la sola alfluanto en Sirio estas Ĝagĝag, alfluanta ĝin ĉe Al Hasakah. La urbo situas en centro de la siria parto de la regiono al-Ĝazira inter la Eŭfrato kaj Tigriso, en kies nordo la sufiĉcaj precipitaĵoj kaj la fruktemaj agroj ebligas relative dense loĝantaron. La limo kun 250 mm de jaraj precipitaĵoj – okaze eblas la (neakvumita) agrokultivado – troviĝas ĉe Ĥabur kelkajn kilometrojn sude de al-Hasakah. Pli malmultaj aŭ mankantaj precipitaĵoj povas kaŭzi eĉ pli norde malpliiĝon de la rikolto. Tiel norde de al-Hasakah, ĉiujn triajn jarojn okazas mis-rikolto. Kie la rivero trairas la turkan limon, la precipitaĵo superas la 300 mm, ĉe alfluo en Eufraton, ĉe vilaĝo Busajrah (Bşēra, oriente de Deir ez-Zor), la jara precipitaĵo estas sub 150 mm.
En tiu seka stepa regiono, agrikultivado eblas nur per akvumado.