Ĝardeno de alklimatiĝo
Ĝardeno de alklimatiĝo | ||
---|---|---|
En Ĝardeno de alklimatiĝo
| ||
bestoĝardeno • amuzparko | ||
Situo | ||
Geografia situo | 48° 52′ 39″ N, 2° 15′ 47″ O (mapo)48.87752.263056Koordinatoj: 48° 52′ 39″ N, 2° 15′ 47″ O (mapo) | |
Lando(j) | ![]() | |
Urbo | Parizo | |
Urboparto | Bosko de Boulogne | |
Geografio | ||
Areo | 20 hektaroj | |
Trajtoj | ||
Kreo | 6-a de oktobro 1860 | |
Tipo | Amuzparko por infanoj | |
Interreta ligilo | www.jardindacclimatation.fr | |
La Ĝardeno de alklimatiĝo (france Jardin d'acclimatation [ʒaʁdɛ̃ daklimatasjɔ̃]) estas 20 hektarojn vasta amuzparko por infanoj kun bestoĝardeno, kaj aliaj allogaĵoj lokita en la norda parto de la Bosko de Boulogne, en Parizo.[1]
Historio
[redakti | redakti fonton]Malfermita la 6-an de oktobro 1860 de Napoleono la 3-a kaj Imperiestrino Eugenia, la Ĝardeno de alklimatiĝo de Parizo kaj la Zoologia ĝardeno de Alklimatiĝo kiel ĝi estis unue nomita estas Pariza zoo. Ĝi estis estrita de Isidore Geoffroy Saint-Hilaire, filo de naturalisto Étienne Geoffroy Saint-Hilaire, ĝis lia morto en 1861.
Dum la Sieĝo de Parizo (1870-1871), multaj el la bestoj en la zoo estis kuiritaj kaj servitaj de kuiristo Alexandre Étienne Choron.
De 1877 ĝis 1912, la Zoologia ĝardeno de Alklimatiĝo estis transformita en "Antropologian alklimatiĝon". En koloniisma tempo, la scivolemo de Parizanoj estis altirita de kutimoj kaj vivmanieroj de fremdaj popoloj. Nubianoj, Boŝmanoj, Zuluoj kaj multaj aliaj Afrikanoj estis "ekspoziciitaj" en homoĝardeno. La ekspozicioj ĝuis grandan sukceson. Nombro da vizitantoj al la ĝardeno duobliĝis, atingante milionon.[2], [3]
Allogaĵoj
[redakti | redakti fonton]
La parko inkluzivas misformajn spegulojn, miniaturan golfon, trajneton kun etŝpura fervojo, rajdadon de poneoj, pupteatron, kaj artan muzeon por infanoj ("Musée en Herbe") interalie.
Publikaj transportoj
[redakti | redakti fonton]metrostacio:
Les Sablons.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Jardin d'Acclimatation. Frommers. Alirita 12 September 2010 .
- ↑ The Human Zoo: Science’s Dirty Secret. usd116.org, p. 2. Channel Four Television Corporation (2009). Alirita 6 februaro 2011 .
- ↑ Bancel, Nicolas. Racist Theme Parks for Europe's Colonialists: Human Zoos. mondediplo.com. Le Monde Diplomatique (aŭgusto 2008). Alirita 6 februaro 2011 .
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Jardin d'Acclimatation en la angla Vikipedio.