Ĉi tiu artikolo temas pri insulo kaj historia provinco de Svedio nomita "Öland" aŭ Elando. Por antilopa specio "Taurotragus oryx" rigardu la paĝon Elando. Por germania insuleto legu la artikolon Oland (haligo).
Öland, en Esperanto Elando aŭ Oelando, estas insulo en la Balta Maro kaj estas historia provinco (svedelandskap) de Svedio. Ĝi troviĝas en la landoparto (svedelandsdel) aŭ ĉefregiono Götaland. Laŭ moderna administra divido la teritorio ne plu estas memstara, sed parto de la moderna provinco Kalmar län. Tamen laŭ loka kultura identeco la tradicia memstareco ankoraŭ havas gravan signifon. La insulo havas 24 628 loĝantojn kaj areon de 1 342 km².