Bud Spencer
Bud SPENCER (naskiĝis la 31-an de oktobro 1929 en Napolo, Italio - 27-an de junio 2016; vera nomo: Carlo PEDERSOLI) estis itala aktoro. Pedersoli estis doktoro de la jursciencoj, gvidis teksaĵ-fabrikon kaj posedis multajn patentojn.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Li naskiĝis en bonhava familio, kiel 6-kilograma bebo. La riĉa familio bankrotis, kiam eksplodis ŝipo apud iliaj marhavenaj fervaroj. Li komencis naĝi kiel 8-jarulo en la loka sporta klubo. Post la abiturientiĝo li ekstudis kemion en Roma Universitato, sed interrompis tion, kiam la familio translokiĝis al Sud-Ameriko. Tie li laboris ĉe muntobendo en Rio-de-Ĵanejro, poste kiel bibliotekisto en Bonaero kaj kiel ambasadeja sekretario en Urugvajo.
Li revenis italien - je peto de la Itala Naĝista Asocio - jam post du jaroj en 1948. Tiujare li venkis la italan ĉampionecon pri brusta naĝo, en 1950 li naĝis ene de unu minuto la 100 metrojn en rapidnaĝo. Samjare li iĝis ano de la Eŭropo-ĉampiona akvopilka teamo. En 1952 li partoprenis en la Olimpikoj en Helsinki kiel naĝisto kaj akvopilkisto (arĝento) kaj akiris plurajn medalojn. En 1956 li malsukcesis ĉe la Olimpikoj de Melbourne dum la duonfinalo, sed atingis la 11-n lokon. Li partoprenis lastafoje en 1960 olimpiajn ludojn.
Bud Spencer rolludis en diversaj italo-vesternoj kaj komedioj, ĉe kiuj li famiĝis pro la eldiroj kaj karese surscenigitaj interbatadoj kiel Piedone. Lia unua filmrolo (kiel korpogardisto de la Imperiestro) estis la statistumo en la filmo "Quo Vadis" (1951).
De 1960 Pedersoli estas edzo de Maria Amato, kun kiu li havas tri gefilojn: Giuseppe (1961), Christine (1962) kaj Diamante (1972)).
En 1967 Carlo Pedersoli ŝanĝis sian nomon al Bud Spencer. Li elektis tiun nomon laŭdire, ĉar li estis grava fanatikulo de Spencer Tracy kaj li opiniis ironie, ke la angla vorto bud (= burĝono) bone priskribas lian korpon (onidire li elektis la nomon bud pro sia ŝato al la usona bierosimila trinkaĵo Budweiser). (komparu: IMDB).
Li atingis siajn plej grandajn sukcesojn kun Terence Hill.
Ceteraĵoj
[redakti | redakti fonton]Kvankam li longtempe kontraŭis, fine li kapjesis al apero en la interna politiko kaj li aperis en 2005 sur la listo de Forza Italia en regiono Latio, sed li malsukcesis. Lin petis partopreni en la politikaj elektoj Silvio Berlusconi, kiu estis apoganto (financanto, producero?) de pli ol 20 filmoj de Bud Spencer.
Li havis bone funkciantajn entreprenojn, en Italio funkciigas aertaksiojn kaj hastmanĝejon kun nomo Bud Food [bad fud], en kiu li ofertis nur italajn manĝaĵojn.
Lia hungara sinkronvoĉo estis ĉiam István Bujtor, same korpuleska kaj bonfama aktoro en Hungario.
La 2an de junio de, en Livorno oni inaŭguros lian statuon. Fontevivo, en la provinco Parmo, dediĉos al li straton malpli ol tri jarojn post lia morto.[1]
Filmografio (germane kaj itale)
[redakti | redakti fonton]- Die rechte und die linke Hand des Teufels (1969)
- Vier Fäuste für ein Halleluja (1971)
- Auch Engel essen Bohnen (1972)
- Zwei wie Pech und Schwefel (1973)
- Sie nannten ihn Plattfuß (1974)
- Plattfuß in Afrika (1977)
- Zwei außer Rand und Band (1977)
- Plattfuß am Nil (1979)
- Zwei Asse trumpfen auf (1981)
- Banana Joe (1981)
- Bud, der Ganovenschreck (1982)
- Die Troublemaker (1994)
- Fireworks (1997) (angla titolo)
- Al límite (1997) (orig. titolo)
- Hijos del viento (2000) (orig. titolo)
- Tre per sempre (2002) (orig. titolo)
- Father Hope (2002) (televida, angla titolo)
- Singing Behind Screens (2003) (angla titolo)
Aliaj filmoj (originala titolo):
- God Forgives...I Don't (1967)
- Ace High (1968)
- Beyond The Law (1968)
- Today We Kill, Tomorrow We Die (1968)
- Boot Hill (1969)
- The Five Man Army (1969)
- They Call Me Trinity (1971)
- The Black Pirate (1971)
- It Can Be Done Amigo (1971)
- Trinity Is Still My Name (1972)
- A Fistful Of Hell (1975)
- Odds And Evens (1978)
- I'm For The Hippopotamus (1979)
- Who Finds A Friend Finds A Treasure (1981)
- Buddy Goes West (1981)
- Go For It (1983)
- Double Trouble (1984)
- Miami Supercops (1985)