Saltu al enhavo

Péter R. Kárpáti

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La printebla versio ne plu estas subtenata kaj povas havi bildigajn erarojn. Bonvolu ĝisdatigi viajn retumilajn legosignojn kaj bonvolu anstataŭe uzi la defaŭltan retumilan printan funkcion.
Péter R. Kárpáti
Persona informo
Naskonomo Kárpáti Péter
Naskiĝo 9-an de majo 1963 (1963-05-09) (61-jaraĝa)
en Szőny
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo (–1988) Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Infano Rebeka Kárpáti Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo aktoro Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Péter R. Kárpáti [er kArpAti], laŭ hungarlingve kutima nomordo R. Kárpáti Péter estis hungara aktoro, voĉoaktoro, prezentisto. Lia filino estis Rebeka Kárpáti.

Péter Kárpáti[1][2] naskiĝis la 9-an de majo 1963 en Szőny.

Biografio

Péter R. Kárpáti maturiĝis en mezlernejo en Győr, poste li akiris aktoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1988. Lia ĉefinstruisto estis Károly Kazimir. Li komencis sian aktoran karieron en Teatro Jókai (Békéscsaba). Inter 1989-1994 li estis membro de Teatro Hevesi Sándor. Intertempe li havis ankaŭ filmajn rolojn kaj prezentistajn taskojn, inter 1998-2012 li estis konstanta rolanto en televida serio. Ekde 1997 li ankaŭ instruis, krome li kontribuis librojn kaj scenarlibrojn. Lia edzino naskis 2 gefilojn, sed la geedziĝo jam finiĝis.

Liaj teatraj roloj (elekto)

Liaj kinaj filmaj roloj (elekto)

Liaj televidaj filmaj roloj (elekto)

  • Szomszédok (serio, 1992) - S-ro Szép
  • Barátok közt (serio, 1998–2012, 2018) - András Berényi
  • Hacktion (serio, 2013) - Péter Barcza
  • Oltári történetek (serio, 2021) - Henrik Ortman

Liaj libroj (elekto)

  • Péter könyve avagy Ahogy én láttam..., 2012
  • Élet az élet után. Halálközeli élmények Magyarországon, 2014
  • Sziklás madonna (komedio), 2014
  • Tiszta lap, 2018

Fontoj

Referencoj