Seĉura-Dezerto: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
LiMrBot (diskuto | kontribuoj) e riparo de ŝablono GdC per AWB |
|||
Linio 27: | Linio 27: | ||
Warren, Andrew; Goudie, Andrew. [http://books.google.com/books?id=WOcUNbRUGtwC&pg=PA441&ots=pw1YhBGNDp&dq=%22patagonian+desert%22&ie=ISO-8859-1&sig=ztkdF3MS5eh3-u4_xsE9X8gjLRs#PPA441,M1 Desert Geomorphology]. 1992 Taylor & Francis. ISBN 1857280172.</ref>. |
Warren, Andrew; Goudie, Andrew. [http://books.google.com/books?id=WOcUNbRUGtwC&pg=PA441&ots=pw1YhBGNDp&dq=%22patagonian+desert%22&ie=ISO-8859-1&sig=ztkdF3MS5eh3-u4_xsE9X8gjLRs#PPA441,M1 Desert Geomorphology]. 1992 Taylor & Francis. ISBN 1857280172.</ref>. |
||
La [[somero]] ([[decembro]] ĝis [[marto]]) estas varma kaj [[Suno|suna]] kun temperaturoj kiuj averaĝas pli ol |
La [[somero]] ([[decembro]] ĝis [[marto]]) estas varma kaj [[Suno|suna]] kun temperaturoj kiuj averaĝas pli ol {{GdC|}}. Somere ili varias ekde 25º ĝis {{GdC|}}. La [[vintro]] ([[junio]] ĝis [[septembro]]) estas malvarma kaj [[Nubo|nuba]] kun temperaturoj kiuj varias ekde {{GdC|}} [[Nokto|nokte]] ĝis {{GdC|}} [[Tago|tage]]. |
||
== Geografio == |
== Geografio == |
Nuna versio ekde 14:56, 19 feb. 2024
Seĉura-Dezerto | ||
---|---|---|
dezerto, ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+] | ||
Lando | Peruo | |
Koordinatoj | 5° 59′ 47″ S, 80° 27′ 2″ U (mapo)-5.9963055555556-80.450555555556Koordinatoj: 5° 59′ 47″ S, 80° 27′ 2″ U (mapo) | |
Areo | 5 000 km² (500 000 ha) | |
Biomoj de regiono | dezertoj kaj kserofitaroj | |
Seĉura-Dezerto | ||
Vikimedia Komunejo: Sechura Desert Ecoregion [+] | ||
Seĉura-Dezerto aŭ Sechura-Dezerto aŭ Dezerto de Seĉura estas dezerto kiu situas nur, laŭ strikta senco, en la perua departemento nomata Pjurio (hispane : Piura). Tamen en larĝa senco ĝi ankaŭ estas pli vasta tersupraĵa ekoregiono el la centr-anda ekoprovinco de la neotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al dezertoj kaj kserofitaroj. Kune kun Atakama-Dezerto, Seĉura-Dezerto konstituas la tutmondaj 200-regionon "atakama kaj seĉura dezertoj".
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La ekoregiono okupas zonon laŭlonge de la norda pacifik-oceana marbordo de Peruo, sude de Pjurio, etendiĝante ekde la marbordo 20-100 kilometrojn landinternen ĝis la sekondaraj krestoj de Andoj. Je sia norda fino apud la urbo de Pjuro, Seĉura-Dezerto transiras al tumbiaj kaj pjuriaj sekaj arbaroj (areo kiu ankaŭ kovras orientan Lambajekon kaj ampleksas tropikajn sekajn arbarojn). La totala surfaco de Seĉura-Dezerto sumiĝas je 188 735 km².
Peruanoj ĝenerale konsideras Seĉura-Dezerton kiel limigitan al plej nordokcidenta parto de la lando (Pjurio kaj Lambajeko). Tamen eksterlandaj fontoj, kiaj la Monda Natur-Fonduso, limdifinis ĝin kiel la tutan zonon de marborda dezerto ekde la nordokcidenta pinto de Peruo ĝis partoj de norda Ĉilio, limtuŝante Atakamon. Pro tio kaj pro la fakto ke la strio de dezerto inter Atakamo kaj la nordokcidenta marbordo de Peruo estus sennoma, la tuta arida marborda Peruo tiel estos referita kiel Seĉura-Dezerto.
Historio
[redakti | redakti fonton]En 1728 praa Seĉuro estis detruita de cunamo kaj translokita al sia nuntempa situo. Dum jaroj de ĉeesto de El-Ninjo, inundoj ne estas nekutimaj; en 1998 la akvo de la inundoj fluis en Seĉura-Dezerton. Kie nur estis dezerta tereno dum 15 jaroj, abrupte, mirige, troviĝis la dua plej vasta lago de Peruo : 145 kilometrojn longa, 30 kilometrojn larĝa , kaj tri metrojn profunda, kun okaze sekaj sablaj aŭ argilaj ĝiboj timtremige superante la surfacon.
Klimato
[redakti | redakti fonton]La Perua dezerto havas tre malgrandan temperaturan variadon, kaŭze de la moderiganta influo de apuda Pacifika Oceano. Sed pro la elspruĉo de malvarmaj marbordaj akvoj kaj pro la subtropikaj atmosferaj subsidencoj, la dezerto estas unu el la plej aridaj en la mondo [1].
La somero (decembro ĝis marto) estas varma kaj suna kun temperaturoj kiuj averaĝas pli ol 24 °C. Somere ili varias ekde 25º ĝis 38 °C. La vintro (junio ĝis septembro) estas malvarma kaj nuba kun temperaturoj kiuj varias ekde 16 °C nokte ĝis 24 °C tage.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La multeco de mallongaj riveroj kiuj trairas Seĉura-Dezerton estas subtenintaj homajn setlejojn dum miloj da jaroj. Iom da urbaj kulturoj tie ĉi estas florintaj, inkluzive de tiu de la Moĉika Kulturo. Tiu ĉi prosperis surbaze de fiŝo, kobajoj, kukurbacoj kaj ternuksoj. La Sikana Kulturo (ĉirkaŭ 800-1300) sekvis al Moĉika, kaj estas konata por perdita-vakso-orprilaborado. La riveroj ankoraŭ subtenas intensivan irigadan agrikulturon sur siaj bordoj. Du el la kvin plej grandaj urboj de Peruo, inkluzive Pjuro kaj Ĉiklajo, troviĝas en la ekoregiono.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ angle Cooke, Ronald U.; Warren, Andrew; Goudie, Andrew. Desert Geomorphology. 1992 Taylor & Francis. ISBN 1857280172.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]
Neotropisaj dezertoj kaj kserofitaroj | |
---|---|
NT1303 Atakama-Dezerto | Ĉilio |
NT1304 Kaatingo | Brazilo |
NT1306 Kubaj kaktaroj | Kubo |
NT1308 Gvaĥiraj-barankilaj kserofitaroj | Kolombio, Venezuelo |
NT1314 Sankt-lukaj kserofitaroj | Meksiko |
NT1315 Seĉura-Dezerto | Argentino, Peruo |
NT1316 Tehuakan-vala kserofitaro | Meksiko |
|
Eksteraj ligoloj
[redakti | redakti fonton]- angle Ekoregiono NT1315 : Seĉura-Dezerto (WWF)[rompita ligilo]
- angle Seĉura-Dezerto (WWF-Wildworld)
- angle Seĉura-Dezerto (Wildworld) - Nacia Geografia Societo
- angle Seĉura-Dezerto (The Encyclopedia of Earth)
- angle Seĉura-Dezerto (Globalspecies) Arkivigite je 2016-03-07 per la retarkivo Wayback Machine
- angle Situo de la ekoregiono : tajpu : Sechura desert
- angle Tutmondaj 200; numero 133 : Atakama kaj seĉura dezertoj (WWF) Arkivigite je 2012-10-15 per la retarkivo Wayback Machine
7° 45′ 55.52″ S 78° 43′ 40.9″ U / 7.7654222 °S, 78.728028 °U (mapo)