Pozuel del Campo
Pozuel del Campo | |||
---|---|---|---|
municipality of Aragon (en) vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 44315 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 66 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 2 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 46′ N, 1° 30′ U (mapo)40.7717448-1.5056373Koordinatoj: 40° 46′ N, 1° 30′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 1 128 m [+] | ||
Areo | 27,853657 km² ( 278 5.3 657 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Pozuel del Campo [+] | |||
Pozuel del Campo [poZŬEL delKAMpo] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la sudokcidenta pinto de la nordokcidenta komarko Jiloca [ĥiLOka], kies komarka ĉefurbo estas Calamocha, lime kun la provinco Gvadalaĥaro. La loknomo Pozuel del Campo estas etimologie komprenebla kiel Puteto de la Kamparo.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas je 71 km de Teruelo, provinca ĉefurbo. Ĝi estas okcidente de Monreal del Campo kaj oriente de El Pedregal laŭ la nacia ŝoseo N-211. La urba kerno estas sur 1128 msm (Sierra Menera) pro kio estas tre malvarma klimato. Proksimaj loĝlokoj estas Blancas (norde) kaj Ojos Negros (sude).
Nordokcidente: Blancas | Norde: Blancas | Nordoriente: Blancas |
Okcidente: El Pedregal (provinco Gvadalaĥaro) | Oriente: Monreal del Campo | |
Sudokcidente: Ojos Negros | Sude: Ojos Negros | Sudoriente: Ojos Negros |
Historio
[redakti | redakti fonton]Estas restaĵoj de epoko de iberoj kaj keltiberoj rilataj al minerala riĉeco de la areo. La zono venis al posedo de kristanoj post la venko de Alfonso la 1-a la Batalema. En 1248 ĝi sendependiĝis disde Daroca.
Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj same en Pozuel del Campo kie oni malaltiĝis ĝis nunaj 62.
Aktualo
[redakti | redakti fonton]Bazo de ekonomio estis agrikulturo (cerealoj), forstado, minado kaj brutobredado. Nune rura turismo.
Estas altiraĵoj en la urbo, nome la preĝejo kaj la ermitejoj, restaĵoj de kastelo, bestotrinkejo, piedirado tra proksimaj naturaj lokoj kaj minarkeologio ktp.