Thelonious Sphere Monk
Thelonious Sphere Monk | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Thelious Monk Jr. |
Naskiĝo | 10-an de oktobro 1917 en Rocky Mount |
Morto | 17-an de februaro 1982 (64-jaraĝa) en Weehawken |
Mortokialo | sen valoro |
Tombo | Ferncliff Cemetery (en) |
Lingvoj | angla |
Loĝloko | Rocky Mount • Nov-Ĵerzejo |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Stuyvesant High School (en) |
Familio | |
Edz(in)o | Nellie Monk (en) |
Infano | T. S. Monk (en) |
Parencoj | Angelika Beener (en) (nevino) |
Okupo | |
Okupo | pianisto ĵazmuzikisto komponisto diskografa artisto |
TTT | |
Retejo | http://www.monkzone.com/ |
Thelonious Sphere Monk (10-a de oktobro 1917 – 17-a de februaro 1982) estis usona pianisto, orkestrestro kaj komponisto. Li eklernis pianon ekde kiam li aĝis 7 jarojn. Kiel adoleskanto, li akompanis sian patrinon, kiu kantis en baptista preĝejo. En la 30-aj jaroj, li gajnis konkurson por amatoroj en Apollo. Post mallongaj studoj en Julliard School, en 1939, li ludis kun la kvaropo de la drumisto Keg Purnelle. Poste, li ludis kun Kenny Clarke (drumisto), kaj laboris en ĵaza klubo, la "Minton's", kie li renkontis Dizzy Gillespie kaj Charlie Parker. Kune kun ili, li inventis la bopon. Li registris siajn unuajn diskojn en oktobro 1944 kun Coleman Hawkins. Li ludis en la orkestro de Dizzy Gillespie en 1946, kaj dum 1947, fine li registris sub sia nomo. Poste, li estis monde konata, ludis tra la mondo kun la plej famaj ĵazistoj ĝis 1972, jaro kiam li frakasis sian pianon kaj enfermiĝis ĝis sia morto.