Kisvárda
Kisvárda | |||||
---|---|---|---|---|---|
Flago | Blazono | ||||
Hungaria urbo [+] | |||||
| |||||
Koordinatoj | 48° 14′ N, 22° 5′ O (mapo)48.22638888888922.084444444444Koordinatoj: 48° 14′ N, 22° 5′ O (mapo) | ||||
Akvokolektejo | 35,91 km² (3 591 ha) [+] | ||||
Areo | 36 km² (3 600 ha) | ||||
Loĝantaro | 16 628 | ||||
Horzono | Mezeŭropa tempo, UTC+01:00, UTC+02:00 [+] | ||||
Poŝtkodo | 4600 | ||||
Telefona antaŭkodo | 45 | ||||
Kisvárda | |||||
Vikimedia Komunejo: Kisvárda [+] | |||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||||
Kisvárda [kiŝvArda] estas urbo en Hungario en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg, en Distrikto Kisvárda, kies centro estas. En la loknomo troviĝas vár (=fortikaĵo), kis signifas malgranda kaj faras diferencon de Nagyvárad (= granda fortikaĵo).
Situo
[redakti | redakti fonton]Kisvárda situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Nyíregyháza-Záhony. Ĝi situas 40 km nordoriente de Nyíregyháza, 22 km de Záhony, hungara-ukraina limpasejo.
Historio
[redakti | redakti fonton]En 1085 tie venkis Ladislao la 1-a (Hungario) la kumanojn. La urba fortikaĵo estis konstruita sur sekura insulo en la marĉo. Tie kaj en la kulturcentro de la urbo okazas hodiaŭ la festivalo de la eksterlandaj hungaraj teatroj. Kisvárda iĝis urbo jam en 1421, iam estis departementejo de Szabolcs kaj iam estis distriktejo.
Kisvárda graviĝis post la reguligo de Tiso en la 19-a jarcento kaj konstruo de la fervoja linio en 1873. Tiam setlis tie granda nombro de judoj, el kiuj 3800 mortis en 1944 en la holokaŭsto. En la iama sinagogo nun funkcias la Rétközi Múzeum.
La komunumo rericevis la urborangon en 1970.
En la urbo funkcias plasta, alkoholaĵa, kortobirdo-prilabora fabrikoj, fabriko de Tungsram. La urbo havas terpom-plibonigan esploran instituton, termalbanejon, rajd-lernejon.
Oni profitas mineralakvon "Mistral".
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Fortikaĵo de Kisvárda
- La romkatolika Preĝejo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo (Kisvárda) konstruiĝis onidire en 1082, en 1435 ĝi pligrandiĝis, en 1806 trakonstruiĝis, la turo estas 27 m-ojn alta
- Grek-katolika preĝejo Sankta Georgo (Kisvárda)
- La kalvinana preĝejo (Kisvárda) en 1803 konstruiĝis.
- Luterana preĝejo (Kisvárda) en 1931 konstruiĝis.
- Sinagogo (Kisvárda) en 1900 konstruiĝis, (nun muzeo).
Famuloj
[redakti | redakti fonton]En Kisvárda naskiĝis:
- advokato Béla Halasi
- aktoroj Attila Dolhai, Zsolt Nagy (aktoro), Misa Ragány, Anna Rápolthy, Roland Tóth (Kisvárda) kaj Mihály Várkonyi
- aristokrato Krisztina Nyáry
- Károly Fekete (episkopo)
- ĉefepiskopo Pál Várdai
- ĵurnalisto István Radó
- kuracistoj József Frigyesi kaj Endre Somogyi (kuracisto)
- ministro Ferenc Zsindely
- politikistoj Csaba Gyüre kaj Zsolt Legény
- skulptisto Antal Borsi
- violonisto Sándor Járóka (pli aĝa).
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]- Târgu Secuiesc, Rumanio
- Hildburghausen, Germanio
- Prien am Chiemsee, Germanio
- Karmiel, Izraelo
- Kráľovský Chlmec, Slovakio
- Strzyzow, Pollando
- Mukaĉeve, Ukrainio