Witold Majewski
Aspekto
Witold MAJEWSKI (naskiĝis 1908 - mortis la 13-an de septembro 1976 en Varsovio, Pollando) estis pola esperantisto.
Kiel multjara aktivulo en la pola Esperanto-movado li aparte okupiĝis pri Esperantaj ekspozicioj. Inter la taskoj, kiujn li plenumis dum multaj jaroj, estis ankaŭ la prizorgado de la tombo de d-ro Zamenhof kaj de florbedo antaŭ la iama domo de Zamenhof en Dzika 9 (nun Zamenhofa 9). Li estis membro kaj fakdelegito de UEA.