Saltu al enhavo

Weichart von Polheim

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Weichart von POLHEIM (naskiĝinta la 27-an de decembro 1263, mortinta la 6-an de oktobro 1315) estis inter 1312 kaj 1315 ĉefepiskopo de Salcburgo. Originis li el nobela familio el Malsupra Aŭstrio.

En la 1.4.1312 Polheim, havante jam 50 jarojn, estis elektita kiel kompromiskandidato. Li estsi verkinta gravan kronikon pri la nobelaj dinastioj de Aŭstrujo kaj estas sekve la ununura verkisto inter la salcburgiaj suverenoj de la malfrua mezepoko. Dum lia regado komenciĝis la paŝo-post-paŝa emancipiĝo de Salcburgio de Bavario. Fakte li daŭrigis la politikon de sia antaŭulo Konrado de Fohnsdorf-Praitenfurt.

Mortis li pro apopleksio post ne tute tri jaroj da regado kaj estis entombigita en la katedralo de Salcburgo ĝuste antaŭ la altaro de sankta Ruperto kies starigon ordonis li mem.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]