Vladimir Aleksandroviĉ Albickij
Vladimir Aleksandroviĉ Albickij | |
---|---|
Persona informo | |
Nomo | Vladimir Aleksandroviĉ Albickij |
Dato de naskiĝo | 16-a de junio 1891 |
Naskiĝloko | Kiŝinevo |
Dato de morto | 15-a de junio 1952 |
Aĝo je morto | 60 |
Okupoj kaj profesioj | |
Okupo | astronomo |
Geografio | |
Ŝtato | Rusio |
Portalo pri Homoj | |
Vladimir Aleksandroviĉ Albickij (Владимир Александрович Альбицкий ; naskiĝis la 16-an de junio 1891 en Kiŝinevo, mortis la 15-an de junio 1952) estis rusa astronomo
Li ricevis sian diplomon en la Moskva Ŝtata Universitato en 1916.
Li dungiĝis en la observatorio de Odesa en 1915 kaj en la Simeiza observatorio de Krimeo en 1922 kie laboris kun Grigorij Abramoviĉ Ŝajn kaj Grigorij Neujmin.
Li ĉefe studis la radialajn rapidojn de steloj. Kun G. A. Ŝajn, li katalogis la radialajn rapidojn de ĉirkaŭ 600 steloj kaj malkovris la stelon HD 161817, kiu havas plej grandan radialan rapidon nun konatan[1] (361 km/s).
Li malkovris 10 asteroidojn. Li estas konata de la Minor Planet Center sub la nomoj "W. A. Albizkij", "Albitzky" aŭ "V. Albitskij".
La asteroido 1783 Albitskij[2] estis tiel nomata en lia honoro.