Villamena [biĝaMEna] estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco de Granada, sude de Hispanio. En 2016 estis 989 loĝantoj.[1] Ĝi apartenas al la komarko Valle de Lecrín, borde de la rivero Dúrcal. Ĝi estas formata de la kunigo en 1974 de la du kernoj Cozvíjar [kozBIĥar] kaj Cónchar [KONĉar]. La urbodomo estas en Cozvíjar.