Saltu al enhavo

Vida Kulikauskienė

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Vida KULIKAUSKIENĖ estas litova esperantistino, naskiĝinta la 27-an de marto 1965 en malgranda vilaĝo en la nuna Kampara komunumo Panevėžys, do nun 59-jara. Ŝi finis studojn en la Vilna Universitato kaj nun laboras kiel programistino en la urbo Panevėžys.

Ŝi konatiĝis kun Esperanto estante 10-jaraĝa knabino. En patra libroŝranko ŝi trovis malgrandan verdan libreton: litovan-esperantan vortaron de Stasys Sabalis, eldonitan en 1960. Tio estis ŝia unua konatiĝo kun esperantaj vortoj kaj gramatiko. Kreado de vortoj tiam ŝajnis al ŝi kiel ludo. Post la mezlernejo ŝi ekstudis en la matematika fakultato de la Vilna Universitato. Komence de la jaro 1984 tie estis organizita elementa Esperanto-kurso de la junulara Esperanto-klubo Juneco. La Esperanto-kurso estis populara inter la studentoj: post tri monatoj atestilojn ricevis pli ol 40 novaj esperantistoj, inter ili ankaŭ Vida.

Ŝia vera aliĝo al Esperanto-agado okazis nur post pli ol 20 jaroj en 2006. Ekde tiam ŝi aktivas en la urba klubo „Revo“ de Panevėžys kaj pli kaj pli ankaŭ en la nacia asocio.

Ŝi abunde aktivas en la movado:

  • Ekde 2013 ŝi gvidas la Esperanto-klubon REVO en Panevėžys.
  • Ekde 2017 ŝi partoprenas la projekton Ekparolu! kiel onklino. Ŝi estas unu el plej aktivaj onklinoj, kaj en la novembro 2024 la kvanto de ŝiaj parolsesioj kun komencantoj atingis 400.
  • Ekde 2018 ŝi instruas Esperanton en sia urbo Paneveĵis. Komence ŝi instruis en la klubo REVO, tamen ekde 2022 ŝi kunlaboras kun la Universitato de la Tria Aĝo. Esperanto estas unu el ses lingvoj instruataj en tiu Universitato.
  • Ekde 2022 (?) ŝi estas estrarano de Litova Esperanto-Asocio.
  • Ŝi kunlaboras ankaŭ kun la Londona Esperanto-Klubo kaj dum kelkaj jaroj tie instruis Esperanton virtuale.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]