Trakai

Trakai | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
urbo ![]() | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Lando | Litovio | ||||
Distrikto | Vilnius (Vilno) | ||||
Komunumo | Trakai | ||||
| |||||
Poŝtkodo | LT-21001 | ||||
Telefonkodo | (+370) 528 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 5 912 (2023) [+] | ||||
Loĝdenso | 514 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 54° 38′ N, 24° 56′ O (mapo)54.63333333333324.933333333333Koordinatoj: 54° 38′ N, 24° 56′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 155 m [+] | ||||
Areo | 11,5 km² (1 150 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||||
![]() | |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
![]() | |||||
Trakai estas historia urbeto en la oriento de Litovio. Ĝi apartenas al samnoma komunumo Trakai, kaj ekde 1995 ĝis 2010 ankaŭ apartenis al la tiutempe ekzistanta distrikto Vilnius (Vilno). En 2023 en la urbeto vivis 5 912 loĝantoj.
Trakai estis fama dum la frua mezepoko pro kastelo konstruita laŭ iniciato de la litova grandduko Gediminas dum la 13-a jarcento. Multaj aliaj kasteloj konstruiĝis en la areo sekve de tiu unua. Dum multaj jaroj, la regiono distingiĝis de la aliaj partoj de Litovio, ĉar ĉi tie kunvivis multaj etnaj grupoj, krom litovoj ekzemple karaimoj, tataroj, rusoj kaj poloj. Dum la 16-a jarcento ĝi politike kaj ekonomie malpligraviĝis. Dum milito kun Rusio, la urbo komplete detruiĝis. Dum la lastaj jardekoj ĝi rekonstruiĝis kaj multaj festoj celebriĝas tie. Pro sia mezepoka etoso, la urbo ofte bildiĝas sur litovaj poŝtmarkoj.
Geografio
[redakti | redakti fonton]
La urbo troviĝas 28 kilometrojn okcidente de Vilno. Estas 200 lagoj en la regiono, el inter ili la plej profunda (46,7 m) estas Galvė kun 21 insuloj. Galvė kovras areon de 3,88 km², la lago Vilkokšnis 3,37 km² kaj la lago Skaistis 2.96 km².
Dum aprilo 1991 fondiĝis la Historia Nacia Parko Trakai por konservi la regionon, kiu kaj estas nacia kultura heredaĵo kaj aŭtentika natura rezervejo. La parka teritorio kovras 82 km², aldoniĝas 34 km² kovritaj per arbaroj kaj 130 km² kovritaj per lagoj.
Ĝemelaj urboj
[redakti | redakti fonton]Akko en Israelo (עכו)
Alanya en Turkio
Avola en Italio
Bernburg en Germanio
Borne en Nederlando
Giżycko en Pollando (historie Lötzen/Łuczany/Lēcai)
Ivano-Frankivsk en Ukrainio (historie Stanislav(iv)/Stanislau)
Jarosław (Antaŭkarpatio) en Pollando
Kondopoga en Rusio (historie ankaŭ Kontupohja)
Koszalin en Pollando (historie Köslin/Kòszalëno)
Lida en Belorusio
Luck en Ukrainio
Malbork en Pollando (historie Marienburg)
Mcĥeta en Kartvelio
Nowy Sącz en Pollando (historie Neu Sandez/Újszandec)
Polack en Belorusio (historie ankaŭ Polock/Połock)
Qazax en Azerbajĝano
Rheine en Germanio
Târgoviște en Rumanio
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- paĝoj de la komunumo (litovaj) Arkivigite je 2012-12-25 per la retarkivo Wayback Machine