Theodor von Bernhardi
Theodor von Bernhardi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Felix Theodor Bernhardi |
Naskiĝo | 6-an de februaro 1803 en Berlino |
Morto | 12-an de februaro 1887 (84-jaraĝa) en Kunnersdorf (Schöpstal) |
Lingvoj | germana • franca |
Loĝloko | Milano • Sankt-Peterburgo • Kunnersdorf (Schöpstal) |
Ŝtataneco | Reĝlando Prusio |
Alma mater | Universitato de Hajdelbergo - historioscienco, political science and government (en) , matematiko (1820–1823) |
Familio | |
Patro | August Ferdinand Bernhardi |
Patrino | Sophie Tieck (en) |
Frat(in)o | Wilhelm Bernhardi (en) |
Edz(in)o | Charlotte von Krusenstern (en) |
Infano | Friedrich von Bernhardi (en) |
Okupo | |
Okupo | diplomato ekonomikisto historiisto publikigisto verkisto |
Felix Theodor von BERNHARDI (naskiĝinta la 6-an de novembro 1802 en Berlino, mortinta la 12-an de februaro 1887 en Schöpstal-Kunnersdorf), filo de August Ferdinand Bernhardi, estis germana historiisto kaj diplomato.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Post studoj en Heidelberg inter 1820 kaj 1823 li deĵoris en la jaroj 1863 kaj 1864 por la aŭgustenburgano en Londono. Post la gepatra divorco Bernhardi pasigis multajn jarojn en Estonio ĉe la patrino kiu reedziniĝis al la tiea bienposedanto von Knorring. La duopatro volis adopti lin kaj antaŭvidis por la filo karieron diplomatian.
Post la studoj Bernhardi faris multajn vojaĝojn estante longe en Milano. Post la duonpatra bankroto necesis mem perlabori la vivon. En 1834 li ekdeĵoris ĉe la cara kancelerio kaj ankaŭ por la oficiala gazeto. Poste li ekkontaktis gravulojn peterburgajn. Por la Rusia Akademio de Sciencoj li skribis la verkon »Versuch einer Kritik der Gründen, welche für großes und kleines Eigenthum angeführt werden« (1848) propagandante la ideojn naciekonomiajn de Gustav von Schmoller kaj Adolph Wagner. Tamen la sukceso malgrandis; finance memstariĝinte li translokiĝis en 1851 al Germanujo kie li aĉetis la bienon Kunnersdorf en Malsupra Silezio. Tie li okupiĝis verkante pri historiaĵoj kaj politikaĵoj.
En 1866 sendis lin Otto von Bismarck al Florenco sen atingi ke Alfonso La Marmora engaĝiĝis por prusiaj militaj interesoj. Dum 1867 kaj 1871 Bernhardi estis diplomato en Italujo, Hispanujo kaj Portugalio. Bernhardi havis rektajn kontaktojn kun la pri siaj verkoj laŭdoplena Helmuth von Moltke kaj Albrecht von Roon. Li helpis per varbproŝuroj novorganizi la prusian armeon.
En 1871 li denove retiriĝis por havi tempon verkadi sciencaĵojn. Lia militokritika laboraĵo pri la militkampanjestro Frederiko la Grando (1881) substrekis la gravecon frederikan militkampe.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]Inter liaj skribitaĵoj menciindas »Denkwürdigkeiten aus dem Leben des russischen Generals Karl Friedrich von Toll« (2-a eldono, Leipzig 1865–66); »Geschichte Rußlands und der europäischen Politik in den Jahren 1814–1831« (Leipzig 1863–77); »Vermischte Schriften« (Berlino 1879); »Friedrich der Große als Feldherr« (Berlino 1881) kaj »Reiseerinnerungen aus Spanien« (Berlino 1886). Kiel historiisto Bernhardi ja estas idekreiva sed ne centprocente malkritikota. Lia plej bona fako sendube estas la soldatara. Liaj el la postlasitaĵaro eldonitaj taglibroj (»Aus dem Leben Theodor von Bernhardis«, Leipzig 1893–1901) karakterizas lin politikisto saĝa estante fonto altvalora por la regadtempo de imperiestro Vilhelmo la 1-a. Enhavatas tie ankaŭ altvaloraj kontribuaĵoj pri la germana historio dum al kontraŭnapoleonaj militoj.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Friedrich von Bernhardi: Bernhardi, Theodor von. En: Allgemeine Deutsche Biographie (ADB). Band 46, Duncker & Humblot, Leipzig 1902, S. 424–430.
- Carl Brinkmann: Bernhardi, Felix Theodor von. En: Nova Germana Biografio (NDB). Band 2, Duncker & Humblot, Berlin 1955, ISBN 3-428-00183-4, S. 121 f. (Digitalisat).