Sligo
Sligo (irlande Sligeach, konka rivero) estas havenurbo en Irlando, en la samnoma golfo de Sligo, en faŭko de la rivero Garavogue, inter la lago Gill kaj la maro. Laŭ la censo de 2006, ĝi havas 17,892 loĝantojn[1]. Ĝi estas administra centro de graflando Sligo. En la urbo funkcias teknika altlernejo.
Sligo havas romkatolikan kaj anglikanan katedralojn. En la urbo troviĝas ruinoj de monaĥejo kaj fortikaĵo el la 13-a jarcento. Dum regado de Jakobo la 1-a, ĝi ricevis rajton pri du foiroj en jaro. La fonda letero venas el 1613, sed oni deprenis tion en 1870.
Sligo estas unu el la tri plej gravaj havenoj en la okcidenta bordo de Irlando. Ĝi estas centro de la salmokaptado, oni produktas tie tekstilojn kaj medikamentojn. Oni tie eksportas bovaĵon kaj importas karbon, feron, lignon, kaj manĝaĵojn.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Oni povas vidi apud la proksima Carrowmore grupon de megalitoj. Sur la monto Knocknarea (329 m) (okcidente) troviĝas ŝtonaro, sub kiun - onidire - oni entombigis Maeve-on, reĝinon de Connaught.
Partneraj urboj
[redakti | redakti fonton]Sligo havas partnerajn rilatojn al la sekvaj urboj:
- Crozon, Bretonio, Francio
- Kempten (Algovio), Bavario, Germanio
- Tallahassee , Florido, Usono