Sekaj arbaroj de Trinidado kaj Tobago
Sekaj arbaroj de Trinidado kaj Tobago | ||||
---|---|---|---|---|
ekoregiono | ||||
ekoregiono, ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+] | ||||
|
||||
La sekaj arbaroj de Trinidado kaj Tobago estas tersupraĵo-ekoregiono el la orinoka ekoprovinco de la neotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj de Trinidado kaj Tobago.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]La sekaj arbaroj de Trinidado kaj Tobago precipe situas en okcidentaj kaj sudaj partoj de Trinidado, en sudaj partoj de Tobago kaj en pli malgrandaj ofŝoraj insuloj inkludante Ĉakaĉakaron, Monos, Huevos, Gaspar Grande, Malgrandan Tobagon kaj Insulon Saint Giles. La tropikaj sekaj arbaroj en Trinidado kaj Tobago enhavas kaj deciduajn kaj kvazaŭĉiamverdajn arbarojn. Lastatempa laboro de Howard Nelson [1] indikas ke areoj kiuj estis antaŭe klasifikitaj kiel ĉiamverda arbaro ankaŭ konformas al kriterioj por sekaj arbaroj. La plej gravaj areoj de seka arbaro en Trinidado inkludas la Ĉagvaramas-Duoninsulon en la nordokcidento, areojn laŭlonge de la suda marbordo de la insulo, ekde Cedros ĝis Morne Diablo, kaj areojn laŭlonge de la orienta marbordo inkluzive de partoj de la gvajavajara, majara kaj manzanilja marbordo-linio. Krome, areoj laŭlonge de la okcidenta marbordo inkluzive de Monteto San Fernando kaj multe de la antaŭa Sukero-Zono ankaŭ originale subtenis sekan arbaron. En Tobago multe de la sudokcidento de la insulo originale subtenis sekajn arbarojn.
La domina paradigmo en fitosociologio en Trinidado kaj Tobago estis la laboro de John Stanley Beard plenumita en la 1940-aj jaroj. Lia priskribo de arbaro-socioj estis fizionomie bazita. Multaj el liaj arbaro-socioj parte interkovriĝas kun nuntempaj ideoj pri sekaj kaj humidaj arbaroj. La plejmulto da studaĵoj kiuj emas klasifiki la sekajn arbarojn en tiu lando, ekzemple la WWF-tersupraĵo-ekoregiona klasifiko, subtaksas la amplekson de la sekaj arbaroj en Trinidado kaj Tobago per restriktado de ĝi al la plej sekaj kategorioj de arbaroj ke Beard elpensis por Trinidado.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- angle Beard, J. S. (1944) The natural vegetation of Tobago, British West Indies. Ecological Monographs 14:135-163.
- angle Beard, J. S. 1946 : The natural vegetation of Trinidad. Oxford University Press, Oxford.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Bluokula tukano
- Ekologia klasifiko de la tersupraĵoj
- Konservada stato de ekoregiono
- Oranĝabeka najtingalturdo
- Trinidada eŭfonjo
Neotropisaj tropikaj kaj subtropikaj sekaj foliarbaroj | |
---|---|
NT0202 Atlantikaj sekaj arbaroj | Brazilo |
NT0204 Baĥiaj sekaj arbaroj | Meksiko |
NT0205 Balsasaj sekaj arbaroj | Meksiko |
NT0207 Kaŭko-valaj sekaj arbaroj | Kolombio |
NT0210 Ĉako | Argentino, Bolivio, Paragvajo |
NT0212 Ĉikitaj sekaj arbaroj | Bolivio, Brazilo |
NT0213 Kubaj sekaj arbaroj | Kubo |
NT0216 Sekaj arbaroj de Insuloj Revillagigedoj | Meksiko |
NT0218 Jamajkaj sekaj arbaroj | Jamajko |
NT0223 Maranjonaj sekaj arbaroj | Peruo |
NT0226 Portorikaj sekaj arbaroj | Porto-Riko |
NT0227 Laguna-montaraj sekaj arbaroj | Meksiko |
NT0231 Sekaj arbaroj de Trinidado kaj Tobago | Trinidado kaj Tobago |
NT0232 Tumbesiaj kaj pjuriaj sekaj arbaroj | Ekvadoro, Peruo |
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- angle Ekoregiono NT0231 : Sekaj arbaroj de Trinidado kaj Tobago (WWF)
- angle Sekaj arbaroj de Trinidado kaj Tobago (WWF-Wildworld)
- angle Sekaj arbaroj de Trinidado kaj Tobago (Wildworld) - Nacia Geografia Societo
- angle Sekaj arbaroj de Trinidado kaj Tobago (The Encyclopedia of Earth)
- angle Sekaj arbaroj de Trinidado kaj Tobago (Globalspecies)[rompita ligilo]
- angle Situo de la lando : tajpu Trinidad and Tobago Arkivigite je 2011-09-07 per la retarkivo Wayback Machine