Salcburga universitato
Salcburga universitato | |||||
---|---|---|---|---|---|
universitato eldonejo de malfermita aliro | |||||
Informoj | |||||
fondodato | 1962 | ||||
Situo | |||||
Geografia situo | 47° 47′ 50″ N, 13° 2′ 53″ O (mapo)47.79722222222213.048055555556Koordinatoj: 47° 47′ 50″ N, 13° 2′ 53″ O (mapo) | ||||
lando | Aŭstrio | ||||
urbo | Salcburgo | ||||
Nombroj | |||||
nombro de studentoj | 17 969 vd (stato: 28-a de februaro 2017) | ||||
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | ||||
Listoj | |||||
membro de | |||||
| |||||
filioj | |||||
vd | |||||
| |||||
| |||||
| |||||
La Salcburga universitato (germane: Universität Salzburg kaj oficiale Paris-Lodron-Universität Salzburg; mallongigo neoficiala PLUS; latine: Universitas Salisburgensis kaj Alma Mater Paridiana) estas aŭstria universitato.
Ĝi fondiĝis en 1622 fare de la benediktanoj[1] suferonte neniiĝon en 1810. Refunkciigo venis en 1962 fare de la ŝtato sub la egido de ministroprezidanto Hans Lechner. Komence de la 20-a jarcento engaĝiĝis samcelen arkiepiskopo Johannes Baptist Katschthaler.
La unuaj ĉiujn fakojn ofertintaj altlernejoj de la habsburgoj estis la Universitato de Vieno kaj la Universitato Alberto Ludoviko de Frajburgo. La salcburganoj ne disponas la klasikajn fakultatojn pri medicino kaj filozofio sed ekde 2022 la jenajn: katolika teologio, sciencoj juraj kaj ekonomiaj, kultursciencoj, sociologio, biologio, analitikaj-ciferecaj sciencoj.[2]
La sume 25 instruejoj troviĝas dise en tuta Salcburgo: urbokerne estas ekz. la administrado (Kapitelgasse), la teologio-fakultato kaj la universitata biblioteko. La juristoj sidas en la Malnova rezidejo; en la urbokvartalo Nonnberg la sociologoj kaj la naturscienculoj (ĉe la botanika ĝardeno je Freisaal).
En 2020/21 studis Salcburge 17.961[3] gestudentoj kaj deĵoris 2.900 homoj. Ne tute triono de la studentaro estas fremdlanda pro la proksimeco de Salcburga ĉe la landlimo kun Germanujo.
Rektoroj
[redakti | redakti fonton]- 1673–1681 Benedict Pettschacher
- 1741–1744 Oddo Scharz
- 1788–1792 Johann Damascen von Kleimayrn
- 1805/06: Ägidius Jais
- 1850: Jan Jindřich Loewe
- 1964/65: Egon Lendl
- 1965/66: Carl Holböck
- 1966/67: René Marčić
- 1967/68: Stefan Rehrl
- 1968/69: Wolfgang Waldstein
- 1969/70: Rudolf Baehr
- 1970/71: Stefan Rehrl
- 1971/72: Friedrich Koja
- 1972/73: Ingo Reiffenstein
- 1973/74: Franz Nikolasch
- 1974/75: Franz Matscher
- 1975/76 kaj 1976/77: Hans Wagner
- 1977/78 kaj 1978/79: Wilhelm Josef Revers
- 1979/80 kaj 1982/83: Wolfgang Beilner
- 1983/84 kaj 1984/85: Friedrich Koja
- 1985/86 kaj 1986/87: Joachim Dalfen
- 1987/88 kaj 1988/89: Fritz Schweiger
- 1989/90 kaj 1990/91: Theodor W. Köhler
- 1991/92 kaj 1992/93: Alfred Kyrer
- 1993/94 kaj 1994/95: Edgar Morscher
- 1995/96 ĝis 2000/01: Adolf Haslinger
- 2001/02 ĝis 2018/19: Heinrich Schmidinger[4]
- ekde 2019/20: Hendrik Lehnert[5]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "PLUS Report 2020"
- ↑ "Fakultäten an der PLUS"
- ↑ "Paris Lodron University of Salzburg"
- ↑ "Akademischer Senat der Paris-Lodron-Universität Salzburg". Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 2023-03-26 .
- ↑ "Hendrik Lehnert wird Rektor der Uni Salzburg"