Ratibora princlando
Ratibora princlando | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
duklando • Sileziaj princlandoj • historia lando | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Geografio
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Ĉefurbo: | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Loĝantaro | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
pola, germana, ĉeĥa, latina
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Ŝtat-strukturo | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Patrina lando:
|
||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Estiĝo:
|
apartigo disde la duklando Silezio (Vroclava princlando)
| |||||||||||||||||||||||||||||||||||||
Pereo:
|
formorto de la opolaj Piastoj
| |||||||||||||||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
La Ratibora princlando aŭ ankaŭ Duklando Ratiboro (latine Ducatus Ratiboria, germane Herzogtum Ratibor, ĉeĥe Ratibořské knížectví, pole Księstwo Raciborskie; rezidejo Ratiboro) en Supra Silezio estis unu el la multaj Sileziaj princlandoj. Ĝi estiĝis en 1173 per divido de la tiam pollanda duklando Silezio. Ĝi nomiĝas laŭ la samnoma remparburgo, unuafoje menciita en 1108, kiu ankaŭ donis nomon al la posta urbo Ratiboro (latine Ratiboria, pole Racibórz). Inter 1202 kaj 1281 ĝi estis kunigita kun la Opola princlando kiel Opola-Ratibora princlando. En 1292 unuafoje feŭdo de la Krono de Bohemio, daŭre ekde 1327, en 1497 kunigita denove kun la Opola princlando.
En 1327 duko Lestko de Ratiboro omaĝis al reĝo Venceslao la 3-a de Bohemio, per kio la lando fariĝis feŭdo de Bohemio kaj definitive disiĝis de Pollando. Post lia morto ĝi iĝis rekte submetita sub la Bohemia krono. En 1337 la bohemia reĝo donis ĝin kiel feŭdo al la bofrato de Lestko, Nikolao la 2-a de Opavo, ano de la opavaj Premislidoj. Post formorto de la opavaj-ratiboraj Premislidoj en 1521 ĝi denove iĝis rekte submetita sub la Bohemia krono. Johano la 2-a de Opolo-Ratiboro kunigis Opolon kaj Ratiboron ĝis sia morto en 1532.
Kiel preskaŭ tuta Silezio, ĝi fariĝis en 1742 parto de Prusio kaj post la Dua Mondmilito de Pollando.