Rafel Israels
Rafel Israels | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de julio 1887 |
Morto | |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Rafel ISRAELS (naskiĝis la 29-an de julio 1887 en Visvliet) estis nederlanda instruisto, esperantisto kaj aktivisto por blindulaj rajtoj.
Esperanta agado
[redakti | redakti fonton]Israels instruis Esperanton en A- kaj B-kursoj. Li fondis en 1929 blindulan Esperanto-organizaĵon Nosobe, kies prezidinto li estis. Israels age partoprenis la laboristan Esperanto-movadon, FLE en Nederlando, kaj la internacia blindulan Esperanto-movadon. Israels ankaŭ prezidis la ne-esperantistan Groningan Blindulan Ligon.[1]
Persona vivo
[redakti | redakti fonton]Israels naskiĝis en juda familio. Lia patro Sander estis rita buĉisto. Rafel Israels havis ses gefratojn, el kiuj kvin tro frue mortis. Du gefratoj estis murditaj en la ŝoaho. Israels estis la edzo de Iemkje Ploegsma, kun kiu li havis filon Alexander Anton Israels je la 1-a de februaro 1923.[2]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ van Agteren, Jan (1976-10-13). “Vijftig jaar blindenbond in Groningen: 'Vroeger was je op de liefdadigheid aangewezen'”, Nieuwsblad van het Noorden (nl), p. 7. “De Blindenbond bleef intussen actief. Het eerste Groninger bestuur, de onderwijzer R. Israëls, de heer Holwerda en mejuffrouw Hollander, wist een zeer strijdbare afdeling op te zetten, wat in 1931 ook bleek bij een grote protestmars door de stad Groningen, van zevenhonderd blinden uit het hele land, waarin staatszorg voor blinden werd geëist.”.
- ↑ Sander Israëls (nederlande). Sjoa Drenthe.[rompita ligilo]
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Foto de la familio Israels (1924).