Premio Turing
Aspekto
Premio Turing | ||
scienca premio | ||
---|---|---|
Nomita laŭ | Alan Turing | |
Organizanto | Asocio por Komputila Maŝinaro | |
Lando | Usono | |
Fondita en | 1966 | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
Premio Turing (angle ACM A.M. Turing Award) estas fondita en 1966 de la Association for Computing Machinery ("Asocio pri Komputila Maŝinaro"), donita ĉiujare al gravaj kontribuantoj de daŭra valoro al komputoscienco. La premio nomiĝas por memorigi la pioniron de komputado, anglan scienciston Alan Turing. Ĝi estas la plej grava premio en la kampo.
Ĝis 13-a de novembro 2014, Intel kaj Guglo kune kontribuadis mondonacon de 250 000 USD. Intel poste ĉesis kontribuadon. Guglo anstataŭe pliigis sian kontribuon ĝis 1 000 000 USD, monsumo proksima al tiu de Nobel-premio[1].
Ricevintoj de la premio
[redakti | redakti fonton]Jaro | Ricevinto | Kontribuo |
---|---|---|
1966 | Alan J. Perlis | Altnivela programado kaj konstruo de tradukilo[2] |
1967 | Maurice Wilkes | Profesoro Wilkes famas kiel kreinto de EDSAC, la unua komputilo kiu memoras programon interne. Li ankaŭ verkis en 1951 kun Wheeler kaj Gill, libron pri "pretigo de programoj de elektronaj-ciferaj komputiloj", kiu efike enkondukis koncepton de programbiblioteko[3] |
1968 | Richard Hamming | Pro lia kontribuo pri cifereca analitiko, aŭtomata kodilo, eraro-trova kaj eraro-korekta kodo[4] |
1969 | Marvin Minsky | Pro lia centra rolo krei, disvastigi, influi la kampon de artefarita intelekto.[5] |
1970 | James H. Wilkinson | Pro lia studo pri cifereca analitiko por faciligi uzon de rapida cifereca komputilo[6] |
1971 | John McCarthy | Artefarita intelekto. |
1972 | Edsger W. Dijkstra | Edsger Dijkstra estis la ĉefa kontribuinto dum 1950-oj por disvolvigo de ALGOL, altanivela programlingvo, kiu montras klarecon kaj matematikan striktecon. Lia kontribuo vaste influis grafeoteorion, programado, programlingvo, kaj mastruma sistemo[7] |
1973 | Charles W. Bachman | Pro lia kontribuo al datumbaza teknologio[8] |
1974 | Donald E. Knuth | Pro lia granda kontribuo al analizo de algoritmoj kaj plano de programlingvoj. Speciale pro lia fama libroj "La Arto de Komputila Programado"[9] |
1975 | Allen Newell Herbert A. Simon |
Artefarita intelekto, kogna psikologio, kaj listo traktado. |
1976 | Michael O. Rabin Dana S. Scott |
Pro ilia kuna raporto "Finite Automata and Their Decision Problem",[10] kiu enkondukis valoregan koncepton de nedeterminisma maŝino.[11][12] |
1977 | John Backus | Kreinto de FORTRAN kaj eka publikigo de formala proceduro por specifi programlingvon.[13] |
1978 | Robert W. Floyd | Metodaro por krei efikajn programojn. |
1979 | Kenneth E. Iverson | Pro lia pionira klopodo fari programlingvon kun matematika notacio, kies rezulto estas APL[14] |
1980 | Tony Hoare | Pro kontribuo pri programlingvoj[15] |
1981 | Edgar F. Codd | Pro kontribuo pri teorio kaj praktiko de datumbazo-mastrumo, speciale rilata datumbazo.[16] |
1982 | Stephen A. Cook | Komputada komplekseco. |
1983 | Ken Thompson Dennis M. Ritchie |
Pro ilia kontribuo pri ĝenerala teorio pri mastrum-sistemo kaj speciale pro krei UNIX kaj la programlingvon C. |
1984 | Niklaus Wirth | Pro krei sekvon da novaj programlingvoj, ekzemple EULER, ALGOL-W, MODULA kaj Paskalo |
1985 | Richard M. Karp | Pro lia kontribuo pri teorio de algoritmoj, ekzemple malkovri rapidajn algoritmojn por plejbonigi reta fluo kaj aliaj kombinatorikaj optimumigoj. Li ankaŭ kontribuis al teorio pri NP-pleneco. |
1986 | John Hopcroft Robert Tarjan |
Plano kaj analizo de algoritmo kaj datumstrukturo. |
1987 | John Cocke | Pro lia grava kontribuo pri teorio de tradukiloj, arkitekturo de sistemego kaj disvolvigo de la RISC-arkitekturo. |
1988 | Ivan Sutherland | Komputila grafiko |
1989 | William Kahan | Cifereca analizo |
1990 | Fernando J. Corbató | Kongrua Tempopartiga Sistemo. |
1991 | Robin Milner | |
1992 | Butler W. Lampson | Disa sistemo, Persona komputado. |
1993 | Juris Hartmanis Richard E. Stearns |
Pro ilia pionira raporto, kiu fondis la kampon de komputada amplekseco[18] |
1994 | Edward Feigenbaum Raj Reddy |
Granda artefarita-inteligencia sistemo |
1995 | Manuel Blum | Pro lia kontribuo al fudamenta teorio pri komputada amplekseco kaj ĝia aplikado je kriptologio kaj forma verigado. |
1996 | Amir Pnueli | Sekvenca logiko |
1997 | Douglas Engelbart | Pro lia antaŭvido pri estonteco de interaga komputilo kaj grava invento, ekzemple muso. |
1998 | Jim Gray | Pro lia kontribuo al datumbazo kaj transakcio-traktado. |
1999 | Frederick P. Brooks, Jr. | Organizado de komputilo, mastruma sistemo, programinĝeniero. |
2000 | Andrew Chi-Chih Yao | Teoreio pri komputado. Komputada komplekseco. Generi kvazaŭhazardaĵon. |
2001 | Ole-Johan Dahl Kristen Nygaard |
Pro iliaj ideoj, kiuj aperigis objekteman programadon. |
2002 | Ronald L. Rivest, Adi Shamir Leonard M. Adleman |
Pro lia genia kontribuo por igi publikŝlosilan kriptologion praktike utila. |
2003 | Alan Kay | Pro pioniri multe da ideoj fundamentaj por la nuna objektema programlingvoj, pro gvidi la disvolvigon de Smalltalk. |
2004 | Vinton G. Cerf Robert E. Kahn |
Pro pioniri la planadon kaj plenigon de TTT-o. Speciale, pro plenigo de TCP-IP. |
2005 | Peter Naur | Algol 60 |
2006 | Frances E. Allen | Pro liaj fundamentaj kontribuoj pri tradukila optimumigo. |
2007 | Edmund M. Clarke, E. Allen Emerson Joseph Sifakis |
Aŭtomata sistemo por trovi eraron je plano de komputilo |
2008 | Barbara Liskov | Pro ŝia kontribuo al teoria kaj praktika fundamento de programlingvo kaj sistemplano, speciale datum-abstrakto kaj disa komputado. |
2009 | Charles P. Thacker | Pro krei la unuan personan komputilon, Xerox Alto, kaj lia kontribuo al Ethernet kaj Tablet PC. |
2010 | Leslie G. Valiant | Multe da novigo por teorio pri komputado. |
2011 | Judea Pearl[19] | Pro lia fundamenta kontribuo al artefarita intelekto per disvolvigo de teorio por probablo kaj kaŭza rezonado.[20] |
2012 | Silvio Micali Shafi Goldwasser |
For transformative work that laid the complexity-theoretic foundations for the science of cryptography and in the process pioneered new methods for efficient verification of mathematical proofs in complexity theory.[21] |
2013 | Leslie Lamport | Disa kaj kunkura sistemo. |
2014 | Michael Stonebraker | Pro lia fundamenta kontribuo al moderna datumbazo. |
2015 | Martin E. Hellman Whitfield Diffie |
Pro fundamenta kontribuo al moderna kriptologio. Gravega publikigo de Diffie kaj Hellman en 1976, "New Directions in Cryptography,"[22] konceptigis publikan ŝlosilon kaj ciferecan subskribon.[23] |
2016 | Tim Berners-Lee | Por inventado de la Monda Retejo, la unua retumilo, kaj la fundamentaj protokoloj kaj algoritmoj, kiuj permesas al la retejo skalari. |
2017 | David A. Patterson John L. Hennessy |
Por pionira sistemo, kvanta alproksimiĝo al la desegno kaj taksado de komputilaj arkitekturoj kun daŭra efiko sur la mikroprocesora industrio. |
2018 | Yoshua Bengio Geoffrey Hinton Yann LeCun |
Por konceptaj kaj inĝenieraj progresoj, kiuj igis profundajn neŭronajn retojn kritika komponanto de komputado.[24] |
2019 | Edwin Catmull Pat Hanrahan |
Por fundamentaj kontribuoj al komputila grafiko 3-D, kaj la revolucia efiko de ĉi tiuj teknikoj sur bildoj de komputil-generitaj bildoj (CGI) en filmado kaj aliaj aplikoj.[25] |
2020 | Alfred Aho Jeffrey Ullman |
Por fundamentaj algoritmoj kaj teorio subesta programlingva efektivigo kaj por sintezi ĉi tiujn rezultojn kaj tiujn de aliaj en iliaj tre influaj libroj, kiuj edukis generaciojn de komputikistoj.[26] |
2021 | Jack Dongarra | Pro iliaj kontribuoj en bibliotekoj kaj nombraj algoritmoj, kiuj permesis al la alta rendimento komputila programaro sekvi la ritmon de la eksponencaj plibonigoj de la aparataro dum pli ol kvar jardekoj. |
2022 | Robert Metcalfe | Pro la invento, normigado kaj komercado de la Eterreto |
2023 | Avi Wigderson | pro lia kontribuo al la kompreno de hazardo en komputado, kaj por gvidado de la kampo de teorio de komputiko. |
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Steve Lohr (2014-11-13). Google to Quadruple Computer Science Prize Winnings to $1 Million (angle). Bits. Alirita 2015-01-09 .
- ↑ Perlis, A. J. (1967). “The Synthesis of Algorithmic Systems”, Journal of the ACM 14, p. 1. doi:10.1145/321371.321372.
- ↑ Wilkes, M. V. (1968). “Computers then and Now”, Journal of the ACM 15, p. 1. doi:10.1145/321439.321440.
- ↑ Hamming, R. W. (1969). “One Man's View of Computer Science”, Journal of the ACM 16, p. 3. doi:10.1145/321495.321497.
- ↑ Minsky, M. (1970). “Form and Content in Computer Science (1970 ACM turing lecture)”, Journal of the ACM 17 (2), p. 197. doi:10.1145/321574.321575.
- ↑ Wilkinson, J. H. (1971). “Some Comments from a Numerical Analyst”, Journal of the ACM 18 (2), p. 137. doi:10.1145/321637.321638.
- ↑ Dijkstra, E. W. (1972). “The humble programmer”, Communications of the ACM 15 (10), p. 859. doi:10.1145/355604.361591.
- ↑ Bachman, C. W. (1973). “The programmer as navigator”, Communications of the ACM 16 (11), p. 653. doi:10.1145/355611.362534.
- ↑ Knuth, D. E. (1974). “Computer programming as an art”, Communications of the ACM 17 (12), p. 667. doi:10.1145/361604.361612.
- ↑ (1959) “Finite Automata and Their Decision Problems”, IBM Journal of Research and Development 3 (2), p. 114. doi:10.1147/rd.32.0114.
- ↑ Rabin, M. O. (1977). “Complexity of computations”, Communications of the ACM 20 (9), p. 625. doi:10.1145/359810.359816.
- ↑ Scott, D. S. (1977). “Logic and programming languages”, Communications of the ACM 20 (9), p. 634. doi:10.1145/359810.359826.
- ↑ Backus, J. (1978). “Can programming be liberated from the von Neumann style?: A functional style and its algebra of programs”, Communications of the ACM 21 (8), p. 613. doi:10.1145/359576.359579.
- ↑ Iverson, K. E. (1980). “Notation as a tool of thought”, Communications of the ACM 23 (8), p. 444. doi:10.1145/358896.358899.
- ↑ Hoare, C. A. R. (1981). “The emperor's old clothes”, Communications of the ACM 24 (2), p. 75. doi:10.1145/358549.358561.
- ↑ (1982) “Relational database: A practical foundation for productivity”, Communications of the ACM 25 (2), p. 109. doi:10.1145/358396.358400.
- ↑ Milner, R. (1993). “Elements of interaction: Turing award lecture”, Communications of the ACM 36, p. 78–89. doi:10.1145/151233.151240.
- ↑ Stearns, R. E. (1994). “Turing Award lecture: It's time to reconsider time”, Communications of the ACM 37 (11), p. 95. doi:10.1145/188280.188379.
- ↑ (2011) “The Mechanization of Causal Inference: A "mini" Turing Test and Beyond”, ACM Turing award lectures (mp4). doi:10.1145/1283920.2351636.
- ↑ Judea Pearl. ACM.
- ↑ Turing award 2012. ACM. Arkivita el la originalo je 2013-03-18. Alirita 2017-03-11 . Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-03-18. Alirita 2017-03-11 .
- ↑ (1976) “New directions in cryptography”, IEEE Transactions on Information Theory 22 (6), p. 644–654. doi:10.1109/TIT.1976.1055638.
- ↑ Cryptography Pioneers Receive 2015 ACM A.M. Turing Award. ACM.
- ↑ https://www.acm.org/media-center/2019/march/turing-award-2018
- ↑ https://awards.acm.org/about/2019-turing
- ↑ https://amturing.acm.org/byyear.cfm