Pireo
Pireo | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbego havenurbo turisma celloko vd | |||||
Administrado | |||||
Lando | Grekio | ||||
Regiono | Atiko | ||||
Regiona unuo | Pireo | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 185 00–185 99 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 168 151 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 15 476 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 37° 57′ N, 23° 39′ O (mapo)37.94323.646944444444Koordinatoj: 37° 57′ N, 23° 39′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 2 m [+] | ||||
Areo | 10,865 km² ( 108 6.5 ha) [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Piraeus [+] | |||||
Pireo (novgreke Πειραιάς, do Pireas, malnovgreke Πειραιεύς, do Peiraieus) estas grava industria centro de la ŝtato Grekio kaj la tria plej granda haveno de la Mediteranea Maro. Laŭ la stato de 2021 en la komunumo vivis 168 151 loĝantoj sur areo de 10,87 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 15 476 loĝantoj/km². Pireo estas la haveno de la grekia ĉefurbo Ateno kaj la suda finopunkto de la plej gravaj naciaj ŝoseoj kaj fervojaj linioj, kiuj ligas la urbon kun Tesaloniko kaj Patraso kaj dumvoje pasas la tutan landon. Ĝi estas ĉefa municipo de la regiona unuo Pireo.
Πειραιεύς origine estis la nomo de la monta duoninsulo 8 kilometrojn sudoriente de Ateno, kiu ekde la 6-a jarcento antaŭ Kristo portis imponan fortikaĵon. La fortikaĵo gardis tri naturajn profundajn havenobasenojn, Pireo, Zea kaj Muniĥia, kiun Temistoklo dum la jaro 493 antaŭ Kristo deklaris la haveno de Ateno kaj protektis per muroj.
Konataj urbanoj
[redakti | redakti fonton]en antikva Grekio:
- Antisteno (-445 ĝis -365), unu el la minoraj sokratanoj