Saltu al enhavo

Philipp Hoffmeister

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Philipp HOFFMEISTER (naskiĝinta la 17-an de aprilo 1804 en Söhrewald-Eiterhagen, mortinta la 5-an de marto 1874 en Marburg) estis germana teologo, predikistoj de la Reformita Eklezio, desegnisto kaj naturscienculo.

Vivo kaj agado

[redakti | redakti fonton]
Preĝejo je Nordshausen, grafiko laŭ desegnaĵo hoffmeister-a, ĉ. 1843

Estante filo de paroĥestro li konatiĝis en Kaselo malproksima - pere de la onklino kaj poetino Philippine Engelhard – kun la fratoj Grimm. Dum la teologiaj studoj en Marburg inter 1822 kaj 1826 li apogitis i.a. fare de la teologo kaj filozofo Karl Wilhelm Justi kaj ade desegnis gajajn scenojn el la studenta vivo. ekde 1829 li paroĥestris en Kleinschmalkalden en Turingio (en la t.n. Hesa kirko) kie naskis lia edzino Margarete Duysing, filino de marburga profesoro, filinon kaj filon (kiu mortis tre frue). Ekde 1833 Hoffmeister priesploris la eblojn de fotografia bildkonservado per uzo de lumsensivaj substancoj (i.a. de karmino[1]) kaj de fiksiloj (gluoakvo).[2] Entuziasmiĝinte li permigris la ĉirkaŭaĵojn ne nur kun desegnobloko kaj insekta kaptilo: ĉar inspirite de Ludwig Bechstein li ankaŭ kolektis lokajn sagaojn. Sub la pseŭdonimo Felix Heur[ist], (latine/greke por la feliĉa trovanto) li publikigis en 1838 la manlibron Das zweckmäßige Fangen, Tödten und Aufbewahren der Käfer, sed disertaĵon senditan en 1839 al la marburga profesoraro malakceptitis. Post kiam li iris en 1840 kiel predikisto al Kassel-Nordshausen liaj natursciencaj laboroj limiĝis pro malboniĝo de la vidkapablo. Anstataŭe li plibonigis sian en 1846 aperinta biografio de al hesia landgrafo Filipo la 1-a en 1856 aldonante ĉapitron pri la biografioj de ties posteuloj. Ĉirkaŭ en 1858 li verkis kaj ilustris la unuan kronikon de la mezepoka klostrokirko de Nordshausen. Oldulece li retiriĝis je Marburg kie li faris en 1869/70 por la porhistoriista societo Marburger Verein für hessische Geschichte und Landeskunde la albumon Oberhessische Bauerntrachten (pri tradiciaj vestaĵoj). Konata iĝis ankaŭ lia verko malfrue publikigita en 1869 kaj titolita Hessische Volksdichtung in Sagen und Mährchen, Schwänken und Schnurren.

Philipp Hoffmeister en 1833 pri heliografio kiun li mem interpretis poste kiel antaŭulo de dagerotipio

En 1863 li atentigis pri sia pionira rolo fotografiteknika plendante pri la tiama malintereso ĝenerala.[3] Ĉirkaŭ en 1840 oni eĉ diskutis publike en germanaj fakgazetoj ĉu Hoffmeister (kaj ne la francoj!) inventis dagerotipion, fotografiteknikan fundamneton. Hodiaŭ la graveco de Hoffmeister taksatas pli en la fakto ke li teorie tre frue konatigis metodon kiu poste evidentiĝis korekta sen doni konkretajn ekzemplojn (ankaŭ pro malspertoj ĥemiaj). Nekontesteble Hoffmeister en siaj medioj havis multajn meritojn diverskampe kaj liaj desegnaĵoj iĝis ankaŭ atestiloj pri tiam jam finiĝanta mondo. Intertempe oni nomis por li malgrandan muŝon "mycetaulus hoffmeisteri" – kiu portas nuntempe la nomon de sia sveda malkovranto Carl F. Fallén, "mycetaulus bipunctatus". Du de Hoffmeister kolektitaj historioj enkorpigitis fare de la Grimm-oj en la gravan fabelan kolekton Kinder- und Hausmärchen, nome Die Kornähre kaj Der Grabhügel. Fare de anoj de Schauenburger Märchenwache Hoffmeister rehonoritis en 1999 per ekspozicioj kaj en 2012 dediĉitis al li monografio fare de Förderverein Kultur- und Sozialzentrum Klosterkirche Nordshausen e. V..

Subsigno de Philipp Hoffmeister
  • Einige Notizen über die Kirche zu Nordshausen, das Kloster und den sogenannten guten Born daselbst, o.O.[Nordshausen] [ĉ. 1858]
  • Die Heliographie oder die Sonne als Kupferstecher, ĉe: Allgemeiner Anzeiger und Nationalzeitung der Deutschen, 7.11.1833, 304, p. 3816.
  • Das zweckmäßige Fangen, Tödten und Aufbewahren der Käfer. Eine kurze Anweisung für Anfänger und Liebhaber der Entomologie, Neuhaldensleben 1838.
  • Die neue pariser Erfindung durch die Sonnenstrahle Kupferstiche hervorzubringen, ĉe: Allgemeiner Anzeiger und Nationalzeitung der Deutschen, 10. Februar 1839, 40, p. 495–496.
  • Das Leben Philipps des Großmüthigen, Landgrafen von Hessen, Kassel i.a. 1846.
  • Schilderung einiger Gebräuche und Sagen in Schmalkalden, in: Zeitschrift des Vereins für hessische Geschichte und Landeskunde, 4, 1847, p. 109–118.
  • Philipp des Großmüthigen Nachfolger. Als Beitrag zur Geschichte der Reformation, Kassel 1856.
  • Selbstbiographie, in: Friedrich Wilhelm Strieder u. a.: Grundlage zu einer Hessischen Gelehrten- und Schriftstellergeschichte seit der Reformation bis auf die gegenwärtige Zeit, Band 20, Kassel 1863, S. 51–65.
  • Hessische Volksdichtung in Sagen und Mährchen, Schwänken und Schnurren etc. Marburg 1869.
  • Oberhessische Bauerntrachten für den Verein für hessische Geschichte und Landeskunde, [Marburg] 1870 [Manuskript mit Einleitungstext und Aquarellen, Universitätsmuseum Marburg]
  • Schatzkaestlein für Knaben und Mädchen. Eine Sammlung von Märchen, Sagen und Erzählungen aus dem Heimathlande der Brüder Grimm. Hugo Brunner (prilab.), Kassel 1893.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Thüringer Hausfreund. Allgemeiner Anzeiger für Stadt und Land. Schmalkalden, 8.10.1895
  2. Helmut Köllner: Philipp Hoffmeister, Pfarrer in Kleinschmalkalden, Wegbereiter oder Erfinder der Fotografie? in "Schmalkalder Geschichtsblätter" Heft 7/8, 2000/2001, p. 173–176. ISSN 0946-5790
  3. Durch Zufall kam ich 1833 auf die Erfindung der Daguerreotypie, von mir Heliographie genannt. Da mir leider alle chemischen Kenntnisse mangelten, […] so mußten diese Versuche sehr unvollkommen bleiben. […] Im allgemeinen Anzeiger machte ich meine Erfindung bekannt […]. Allein kein Mensch interessirte sich dafür, bis im Jahr 1839 von Paris Daguerres Verfahren alle Welt in Erstaunen versetzte. - Philipp Hoffmeister: Selbstbiografie, ĉe: Friedrich Wilhelm Strieder: Grundlage zu einer Hessischen Gelehrten- und Schriftstellergeschichte seit der Reformation bis auf die gegenwärtige Zeit. Band 20, Kassel 1863, p. 61.

Literaturo

[redakti | redakti fonton]
  • Karin Berkemann (eld.): Märchen, Fliegen, Zeichenkreide. Die Liebhabereien des hessischen Predigers Philipp Hoffmeister (1804–74), eldonis Förderverein Kultur- und Sozialzentrum Klosterkirche Nordshausen e. V., Marburg 2012.
  • Jürgen H. Jungbluth: Die Klassischen Naturkundevereine in Hessen. Ihr Werden und ihr Beitrag zur biologisch-ökologischen Landeserforschung, ĉe: Michael und Joachim Kaasch (eld.), Natur und Kultur. Biologie im Spannungsfeld von Naturphilosophie und Darwinismus (Beiträge zur 15./16. Jahrestagung der Deutschen Gesellschaft für Geschichte und Theorie der Biologie/Verhandlungen zur Geschichte und Theorie der Biologie 14), Berlin 2009, p. 337–357.
  • Egbert Koolman (prilab.): Briefe. Ludwig Emil Grimm, 2 Bd.e, Marburg 1985, tie: Bd. 1, p. 399–400, 699–700.
  • Lindner, Erwin (eld.), Die Fliegen der Palaearktischen Region. Bd. 1. Handbuch, Stuttgart 1949, tie: p. 17.
  • Ernst W. Magdanz: Pfarrergeschichte des Kirchenkreises Kassel-Land von den Anfängen bis 1977 (Veröffentlichungen der Historischen Kommission für Hessen 33/Kurhessisch-Waldeckisches Pfarrerbuch 4), Marburg 2002, hierin: p. 304–312.
  • Paul Schmaling: Künstlerlexikon Hessen-Kassel 1777–2000. Mit den Malerkolonien Willingshausen und Kleinsassen, 2 Bände, Kassel 2001.
  • Gerhard Seib: Die Boyneburg-Spende, ĉe: Hessische Blätter für Volkskunde 60, 1969, p. 135–146, Abb. 1–8.
  • Árpád Soós, László Papp: Micropezidae – Agromyzidae (Catalogue of Palaearctic Diptera 9), Budapest 1984, p. 236–237.
  • Heinz Vonjahr: Philipp Hoffmeister. 1804–1874. Begleitheft zur Ausstellung der Schauenburger Märchenwache, eldonis Förderverein Schauenburger Mörchenwache e. V., Schauenburg 1999.
  • Philipp Hoffmeister (eble): Bildnis eines jungen Mannes (eble memportreto), el la 1820-a jaroj (ĉe Foto-Marburg)
  • Philipp Hoffmeister: Ansicht des Ausflugslokals "Pfeiffers Garten", 1826. Historische Ortsansichten, Pläne und Grundrisse. Ĉe: Landesgeschichtliches Informationssystem Hessen (LAGIS).
  • Philipp Hoffmeister: Die Dominikanertreppe in Marburg mit Universitätskirche, 1868. Historische Ortsansichten, Pläne und Grundrisse. Ĉe: Landesgeschichtliches Informationssystem Hessen (LAGIS).

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Philipp Hoffmeister en la germana Vikipedio.