El Vikipedio, la libera enciklopedio
|
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Pěnčín
|
Pěnčín (germane Pintschei) estas municipo en Ĉeĥio. Ĝi situas en Regiono Liberec, en distrikto Jablonec nad Nisou. Vivas ĉi tie 2 079 loĝantoj (2024).
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Skuhrov, Radčice, Nová Ves nad Nisou, Maršovice, Loužnice, Zásada, Velké Hamry, Smržovka, Jablonec nad Nisou kaj Železný Brod.
La devena teritoeio de memstaraj municipoj kreis dislimejon inter loĝantaro de la ĉeĥa kaj la germana naciecoj. La ĉeĥa loĝantaro loĝis en municipo Alšovice kaj Bratříkov, dum la germana loĝantaro priregis municipojn Černá Studnice, Krásná (Šumburk), Jistebsko, Huť kaj Pěnčín. La propra Pěnčín estas unuafoje menciata en fontoj en la jaro 1592, kiel konsisto de senjorujo Svijany Jaroslav z Vartenberka (+ 1602). En la jaro 1614 aĉetis Svijany Jáchym Ondřej Šlik, la 21-an de junio 1621 ekzekutita en Malnovurba placo en Prago komune kun pluaj 27 nobeloj kaj urbanoj. La svijanan senjorujon akiris Albrecht z Valdštejna, kiu donis ĝin al sia parenco Maxmilián z Valdštejna, tenanto de Mnichovo Hradiště. Valdštejnidoj tenis Svijany ĝis la jaro 1814. Pli poste fariĝis tenantoj de Svijany membroj de princa familio de Rohanidoj, loĝantaj en kastelo Sychrov.
Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj
Jaro | Loĝantoj |
---|
1869 | 2 524 |
---|
1880 | 2 791 |
---|
1890 | 2 969 |
---|
1900 | 2 995 |
---|
1910 | 3 196 |
---|
1921 | 3 024 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
1930 | 3 645 |
---|
1950 | 2 210 |
---|
1961 | 2 361 |
---|
1970 | 2 132 |
---|
1980 | 1 911 |
---|
1991 | 1 616 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2001 | 1 679 |
---|
2014 | 1 909 |
---|
2016 | 1 944 |
---|
2017 | 1 956 |
---|
2018 | 1 978 |
---|
2019 | 1 986 |
---|
Jaro | Loĝantoj |
---|
2020 | 1 996 |
---|
2021 | 1 976 |
---|
2022 | 2 017 |
---|
2023 | 2 069 |
---|
2024 | 2 079 |
---|
Partoj de municipo Pěnčín (7) |
---|
|
|