El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mason STUTTARD - naskiĝis en 1903 en Burnley, mortis en 1983 en Blackpool - estis brita esperantisto. Laŭ familihistoria retejo pri la graflando Lankaŝiro, Mason Stuttard estis en Jugoslavio fine de la Dua Mondmilito, kaj nur revenis al Britio kiam li pensiiĝis en la 1960-aj jaroj. Ĝis tiam, li estis la persona anglalingva tradukisto de marŝalo Tito.[1]
- "La Virineto en bluo, kaj aliaj rakontoj" kolektoj de 13 rakontoj " originale verkitaj de Mason Stuttard". Eld. de The Esperanto Publishing Co. Ltd, 1946 (serio "La Epoko Libroj", vol VIII).
- The Esperanto Teacher, eldonita de The Esperanto Publishing Company, 1954.
Kun Edward G. Lock li verkis la lernolibron Nelsons Esperanto Course (1946, 1952).
Li ankaŭ kunlaboris kun La Brita Esperantisto.
Pri La Virineto en bluo, kaj aliaj rakontoj
|
| „ Mason Stuttard estas jam bone konata en la Esperanta mondo, aparte pro la artikoloj kiuj aperis lastatempe en Esperanto Internacia. La stilo kaj enhavo de tiuj artikoloj klare pruvas, ke li tre kompetente uzas nian lingvon kaj ankaŭ
posedas neordinaran klerecon, do la eldono de lia unua literatura verko estas afero tre bonvena —kaj eble grava.
La Virineto en Bluo estas la unua el dek tri mallongaj sed interesaj rakontoj kun tre diversaj temoj. Ili nepre alportos
plezuron al la leganto. Mi senhezite laŭdas la verkon kaj rekomendas ĝin. La lingva stilo estas klara kaj trafa ; kaj kvankam la literaturo nivelo [tiel] ne estas tiom alta, kiom mi atendis, mi sincere gratulas Stuttard pri ĉi tiu (lia unua) verko Fakte, mi imagas, ke la rakontoj estas verkitaj dum kelkjara periodo, kaj ke la kvalito tial varias. Kelkaj donas la impreson, ke la verkinto intence provas sian kapablon, kaj ekzercas sin per esperantigo de jam pretaj rakontoj aŭ anekdotoj ; ekzemple Naivuloj alilande estas plilongigo de anekdoto bone konata, eĉ antikva, kaj La Virineto en Bluo similas al dekoj —eĉ centoj— da romantikaj historietoj, kiuj aperas en eldonaĵoj por mezklasaj sinjorinoj. Aliflanke du-tri, ekzemple Patruja grundo, La danĝera loko, evidente estas originalaj, kaj tiom bonaj, ke ili montras, ke Stuttard posedas ion pli ol nura kompetenteco. Mi tial esprimas la opinion, ke li baldaŭ povos esti elstaranta verkisto.
Mi permesas al mi doni al li unu konsilan vorton. Li iom tro facile transprenas Anglajn esprimmanierojn en Esperanton.
Ekz., “prenu la aferon de . . . ” , "kio (t.e. iu fakto) parolis pri vivo eksterdoma "lasis pensi” , "havis plendon”, "bela kalkulo”.
Papero kaj preso estas bonegaj, kaj konformas al la alta nivelo de la EPOKO-libroj. Tamen enŝoviĝis kelke da preseraroj. Ekz., flanka (flanke), 69/16; al (el}, 109/24 ; komforte (komforta), 69/26 ; leterom (leteron}, 126/33, tuta (tutan}, 49/15. Smith (Brown} kaj Kompanio, p. 58. Nove venontojn (99/4) skribiĝus pli bone kiel unu vorto. ” | — W.A.G. La Brita Esperantisto - Numeroj 499-500 |
|
|
| „ Ne, la “Trajno” de la titolo ne estas mispresita “Trajano”. Temas ne pri morto de homo sed pri morto de vagonaro. La personigo de vagonaro estas stranga, eĉ al Anglaj okuloj, sed ĝi certe faras trafan titolon. Estas bedaŭrinde nur, ke la tradukinto uzis la neoficialan radikon “trajno” anstataŭ la tute samsenca “vagonaro”. Vagonaro estas vorto, kiu por la plimulto de siaj uzantoj bildigas aron da vagonoj plus lokomotivo. “Trajno” ne aldonas plian nuancon al tiu bildo.
La verkinto de la Angla originalo estas sufiĉe fama ne nur en Anglujo sed ankaŭ alilande. Liaj kriminalaj romanoj estas tradukitaj en plurajn lingvojn. Li estas multjara Esperantisto, kaj ĉeestis internaciajn kongresojn en Antverpeno, Berno, kaj Barcelono. Ne necesas do priparoli lian talenton.
Sufiĉe multaj jaroj kutime pasas, antaŭ ol nacilingva romano estas tradukita, en Esperanton. Sed la originalo de ĉi tiu verko
aperis antaŭ nur nelonge. Ĝia medio estas Anglujo en 1942, kaj la milito kompreneble estas fono de la rakonto.
La unua duono de la libro ne estas tiel rapidmova kiel la plimulto de kriminalaj romanoj. Ĝi havas du partojn. Unue oni legas detalan priskribon pri kunsido de Brita ministraro, kaj de la ĉeno de oficistoj kies manoj plenumas la ordonojn de tiu ministraro. Tio donas imponan impreson pri la tuta ŝtato organizata por moderna milito, kaj pri la ĝenoj kaj plendoj de la individuoj, kiuj formas la raddentojn en la grandega maŝino. Poste oni detale priskribas fervojan akcidenton kaj la sekvintan enketon. Ĉi tiu parto havas la guston de oficiala raporto. La granda nombro da propraj nomoj estas malfacile memoreblaj eĉ por Anglo, kaj alilandano verŝajne trovos ilin eĉ pli forglitemaj. Tamen laŭ lingva vidpunkto ĉi tiu unua duono de la libro estas utila kaj pensiga. La bonega traduko de Mason Stuttard riĉigos la teknikan vortprovizon de ĉiu Esperantisto. En si mem ĝi formas fervojan terminaron.
En la dua parto de la libro la enketo pasas el la manoj de teknikaj ekspertizistoj en la manojn de la kriminala polico. La atmosfero ŝanĝiĝas. La intrigo estas akcelata. Okazaĵoj rapide sinsekvas. Detektivo riskas sian vivon. La lando estas savita. La milito estas gajnota.
Lingve la stilo de la traduko estas tre bona kaj tute taŭga, kaj por la teknikaj priskriboj kaj por la ekscitaj pecoj. Sola
difekto estas la stranga uzo de komoj. La sistemo de interpunkcio estas nek Zamenhofa nek Angla. Ĝi estas nek tiu de la Plena Gramatiko, nek tiu uzata de Stellan Engholm. Gi ŝajnas tute kaprica. Oni trovas komojn, kie paŭzeto en parolado ne okazus ; kaj la manko de komo ĝenas, kie oni nature bezonas komon. Du ekzemploj sufiĉas por montri la malbonecon de neklara interpunkcio : Tuj kiam ni ricevos informon el Exeter vi, Hudson aranĝu pri la aeroplano’' (153). “Ne efektive oni kolektis ĝin (219)
Preseraroj estas malmultaj, sed du estas konfuzaj : nevenkinte anstataŭ “nevekinte” (11O), kaj sin prenis anstataŭ sin premis
(252). Gramatikaj eraroj estas kirligis (53), “tio estus malsaĝe’’ (87), kaj antaŭ li sin registris (99).
Radiolokalizado' estas ĝusta sed tro longa traduko de la angla radar. Eble radao, radai pruviĝus akceptinda neologismo.
Estas interese rimarki, ke S-ro Stuttard preferas alesti ol ĉeesti (86,213). ” | — Edward Ockey. La Brita Esperantisto - Numeroj 521-522, Septembro - Oktobro (1948) |
|