Márton Domokos
Aspekto
Márton Domokos | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1697 en Tótvázsony (Hungario) |
Morto | 3-an de aprilo 1764 en Debrecen |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | Ferenc Domokos (en) |
Infano | Lajos Domokos (urbestro) |
Okupo | |
Okupo | juristo loka politikisto |
Márton Domokos [domokoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Domokos Márton estis hungara advokato, notario, urbestro. Lia nobela antaŭnomo estis zalakapolcsi [zalakapolĉi], lia filo estis Lajos Domokos (urbestro).
Márton Domokos[1] naskiĝis en 1697 en Tótvázsony, li mortis la 3-an de aprilo 1764 en Debrecen.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Márton Domokos komence lernis en kolegio de Debrecen, poste li studis en Halle, poste en Jena (1719). Hejmenveninta li estis advokato en Pest (urbo). Inter 1725 kaj 1735 li estis notario en Debrecen, poste ĝismorte urbestro. Li estis ankaŭ zorganto de la kalvinana eklezio en Debrecen kaj ofte li strebis por interesoj de la kolegio.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Logica (manuskripto, 1715)
- A keresztyének között ez idő szerint uralkodó romlottságnak kútfejeiről való elmélkedés (tradukaĵo, 1745)
- A keresztyén ethikának vagy erkölcsök tudományának rövid summája (tradukaĵo, 1750)
- Apologia praeliminaris Tripartita (manuskripto)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio Arkivigite je 2016-04-07 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla en la 4-a punkto)
- hungarlingva biografio[rompita ligilo]
- [1][rompita ligilo]