Listo de kuracistoj
Aspekto
Tiu ĉi artikolo listigas iajn aparte konatajn kuracistojn - ĝi principe ankoraŭ estus ankoraŭ subordigebla laŭ fakoj aŭ aliaj kriterioj de konateco. Pli kompletan superrigardon de artikoloj pri kuracistoj en la esperanta vikipedio donas la kategorio Kuracistoj. Por la Esperanto-muzikgrupo, bonvolu rigardi La Kuracistoj. |
- Aluizjo Abreu
- Jacint Bremon Masgrau (1885-1960)
- Justinus Kerner (1786-1862)
- Ignaz Semmelweis (1818-1865)
- Alfred Velpeau (1795-1867)
- Paro Fels
- Carlos Lima Melo (1947-2012)
- Simose Kentarô
- Imre Ferenczy
Kuracistoj kiuj estas verkistoj
[redakti | redakti fonton]- Sir Thomas Browne (1605–1682) - Brita verkisto
- Georg Büchner - germana dramisto
- Miĥail Bulgakov (1891–1940) - rusia novelisto kaj dramisto
- Anton Ĉeĥov (1860–1904) - rusia dramisto
- Sir Arthur Conan Doyle (1859–1930) - brita verkisto de la romanoj pri Sherlock Holmes
- Oliver Goldsmith - usona aŭtoro
- Kolomano Kaloĉajo (Kálmán Kalocsay, 1891-1976) - esperantlingva poeto
- John Keats (1795–1821) - brita poeto
- Dimitris P. Kraniotis - greka poeto
- Stanisław Lem (1929-2006) - pola scienc-fikcia aŭtoro
- David Livingstone (1813–1873) - skota kuracisto, esploristo de Afriko kaj privojaĝa verkisto
- William Somerset Maugham (1874–1965) - brita novelisto
- Alfred de Musset (1810–1857) - franca dramisto, malkovris signon de sifilisa aortito
- François Rabelais (1483–1553) - franca verkisto de pluraj romanoj pri Gargantuo kaj Pantagruelo
- Friedrich Schiller (1759–1805), germana verkisto, poeto, eseisto kaj dramisto
- Albert Schweitzer (1875–1965) - germana kuracisto en Afriko, teologo, filozofo kaj muzikologo
- Vladislav Vančura (1891–1942) - ĉeĥa verkisto kaj filma reĝisoro
Kuracistoj kiuj estas politikistoj
[redakti | redakti fonton]- Salvador Allende (1908–1973) - la unua socialista prezidanto de Ĉilio
- Arnulfo Arias (1901-1988) - prezidanto de Panamo
- Michelle Bachelet (* 1951) - nuna prezidanto de Ĉilio
- Hastings Kamuzu Banda (1898–1997) - ĉefministro, prezidanto kaj posta diktatoro de Malavio
- Gro Harlem Brundtland (* 1939) - unua ina ĉefministro de Norvegio kaj ĝenerala direktoro de la Monda San-Organizo (MSO)
- Georges Clemenceau (1841–1929) - franca politikisto
- Margaret Chan - ĝenerala direktoro de la Monda San-Organizo (MSO) kaj antaŭa direktoro pri sano en Honkongo
- François Duvalier (1907–1971) - prezidanto kaj posta diktatoro de Haitio
- Che Guevara (1928-1967) - latinamerika revolucia gvidanto
- George Habash - fondinto de la "Popola Fronto por la liberigo de Palestino"
- Juscelino Kubitschek (1902-1976) - prezidanto de Brazilo
- Mahathir bin Mohamad - ĉefministro de Malajzio
- Agostinho Neto (1922–1979) - gvidanto de la "Movado Popola por Liberiĝo de Angolo" (MPLA) kaj prezidanto de Angolo
- Tabaré Vázquez - nuna prezidanto de Urugvajo