Saltu al enhavo

László Jakóby

El Vikipedio, la libera enciklopedio
László Jakóby
Persona informo
Naskiĝo la  26-an de aŭgusto 1897(nun 1897-08-26)
en  Hungara reĝlando,  Aŭstrio-Hungario Lúzsna
Morto la 4-an de septembro 1957
en  Hungario Budapeŝto
vdr

László Jakóby [lAslO jakObi], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Jakóby László, estis hungara metalurgo. Lia familia nomvarianto estis Jakoby [jakobi].

László Jakóby[1] naskiĝis la  26-an de aŭgusto 1897(nun 1897-08-26) en Lúzsna (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Liptovská Lúžna en Slovakio), li mortis en Budapeŝto.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

László Jakóby maturiĝis en Selmecbánya en 1914, poste li batalis dum la 1-a mondmilito, pli poste li akiris metalurgian diplomon en Minada kaj Arbarkultura Altlernejo (Sopron) en 1924. Post la diplomo li laboris jaron en Miskolc, poste li estis ĉefinĝeniero en fabriko de urbo Csepel la universitato. En 1931 li malfermis privatan metalurgian kontoron kun entrepreno, kiu jam ne povis funkcii pro la komenciĝanta socialismo en 1949. Li laboris plu en instituto ĝis sia morto. Intertempe li kandidatiĝis en 1952 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Lia laboro fokusiĝis al la sabloj uzataj en gisado, krome al metaloj, alojoj. Li ricevis premion en 1947.

Elektitaj kontribuoj

[redakti | redakti fonton]
  • A fémöntödei homokokról. (1926)
  • Az ólombronzcsapágyak metallurgiája. (1935)
  • A magyar magnézium-kohászat. (1942)
  • A magnézium és ötvözeteinek olvasztása és öntése. (1948)
  • Könnyűfémek kovácsolása. (monografio, kunaŭtoro, 1951)
  • Fehérfémhulladékok feldolgozása. (monografio, 1953)
  • A magyar szoboröntészet – műöntészet – története. 1–6. (1957)
  • A Bányászati és Kohászati Lapok alapítása és fejlődése az Országos Magyar Bányászati és Kohászati Egyesület megalakulásáig. (1992)

Memorigiloj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.