Kodekso Vatikana 354
MANUSKRIPTOJ DE LA NOVA TESTAMENTO | |
“VATIKANA KODEKSO 354” | |
nomo = vatikana kodekso 354 | |
dato = 949 | |
lingvo = greka | |
simbolo = S | |
kategorio = V | |
teksto =la kvara Evangelioj | |
trovita = | |
dimensioj = 36 x 24 cm, du kolumnoj, linioj 21 ĉiukolumne | |
tipo = bizanca teksta tipo |
La Kodekso Vatikana 354 (Laŭ Gregory-Aland: S aŭ 028; laŭ Soden: ε 1027) estas manuskripto unciala greklingva kiu entenas la tekstojn de la kvar Evangelioj kanonaj. La kolofono de la kodekso registras la daton 949 (sur la dorso de la folio 234).[1]
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Tiun kodekson konstituas 235 pergamenaj folioj de 36 x 24 cm, skribitaj dukolumne de 27 linioj.
Krom la kvar Evangelioj, ĝi entenas aliajn dokumentojn, nome la 'Epistula ad Carpianum, kaj κεφαλαια, τιτλοι, rilatantaj al la Eŭsebiaj kanonoj [2] sen tamen ilin registris.[3]
La neagnostikaj tekstoj de Luko 22,43-44, de Johano 5,4, kaj la perikopo de la adultulino (7,53-8.11) estas markitaj per asterisko (※) kiel disputitaj tekstoj.[4]
En Johano 8:01 oni legas “επορευετο επορευθη”.
Priteksta kritiko
[redakti | redakti fonton]La kodeksa teksto estas elstara tipo de teksta bizanca tipo. Kurt Aland ĝjn ligis al la kategorio V de la manuskriptoj de la Nova Testamento.
La vatikana 354 prezentas ankaŭ pecon de la agonio de Jesuo, sed informas pri ĝia duba aŭtentikeco
Historio
[redakti | redakti fonton]Ĉe la fino de la skribaĵo estas registrita la nomo de la skribisto, monaĥo Mikaeolo, kiu deklaras ke mem ĉion finis “en la monato de marto, tago 5-a, horo 6-a de la jaro 6457”(kio, laŭ la kolofono, koincidas kun la jaro 949)
La manuskripto estis kritike priskribita iniciate de Giuseppe Bianchini[5]. Sekve ĝin ree ekzamenis Birch kaj Konstantin von Tischendorf.
La Kodekso Vatikana 354 estas konservita en la Vatikana Biblioteko (Gr. 354) en Romo.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ AlandKurt und Barbara Aland: Der Text des Neuen Testaments. Einführung in die wissenschaftlichen Ausgaben sowie in Theorie und Praxis der modernen Textkritik. Stuttgart: Deutsche Bibelgesellschaft 1989, S. 122. ISBN 3-438-06011-6
- ↑ Temas pri la sekcioj laŭ kiuj oni dividis la evangeliajn tekstojn
- ↑ Gregory Caspar René,Textkritik des Neuen Testaments, Vol. 1, Hinrichs, 1900, Leipzig
- ↑ Gregory, Caspar René (1900). Textkritik des Neuen Testaments. 1. Leipzig: J.C. Hinrichs’sche Buchhandlung. p. 65. http://www.archive.org/stream/textkritikdesne00greggoog#page/n77/mode/2up.
- ↑ Bianchini, Evanqelium quadruplex, Romo, 1749, Teil 1, Bd. 2, S.
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Giovanni Mercati, "fragmento de la “Hypotyposeis” (diversaĵoj) de “Klemento de Aleksandrio” (Studi e testi, 12; Romo, 1904).
- Bruce M. Metzger, "Manuscripts of the Greek Bible: An Introduction to Greek Paleography", Oxford University Press, New York - Oxford, 1991, p. 110.
- Edward Maunde Thompson, An introduction to Greek and Latin palaeography, Clarendon Press: Oxford 1912, p. 215.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Uncialaj manuskriptoj de la Nova Testamento
- Sinaja Kodekso
- Aleksandria Kodekxo
- Historio de la teksto
Aliaj projektoj
[redakti | redakti fonton][1] Cathopedia.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Robert Waltz, Codex Vaticanus 354, S (028) en Encyclopedia of Textual Criticism