Keir Starmer
Keir Rodney STARMER (naskiĝis la 2-an de septembro 1962 en Londono [1]) estas brita politikisto kaj advokato. Li estas membro de la Laborista Partio kaj ĝia gvidanto ekde la 4-a de aprilo 2020. Li tiam estis la Gvidanto de His Majesty's Most Loyal Opposition en la Ĉambro de komunuloj de la Brita Parlamento. Ekde la 5-a de julio 2024 li estas ĉefministro de Britio.
Li estas membro de la Ĉambro de komunuloj ekde 2015. Starmer respondecis pri la dosiero Brexit en la ombra registaro de Jeremy Corbyn [2].
Profesie, li estis Direktoro de Public Prosecutions por Anglio kaj Kimrio, ĉe la Crown Prosecution Service (en), de 2008 ĝis 2013 [3].
Post akirado de advokatolicenco, li akceptis taskojn ekskluzive kiel defenda advokato, specialiĝante pri homaj rajtoj [4][5]. Li estis nomumita Queen's Counsel (QC) en 2002 kaj Kavaliro Komandanto de la Ordeno de la Bano (KCB) en 2014. Li estis ĵurkonfirmita kiel membro de la reĝa konsilio la 19an de julio 2017.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Starmer, Rt Hon. Sir Keir, (born 2 Sept. 1962), PC 2017; QC 2002; MP (Lab) Holborn and St Pancras, since 2015 (2007). Arkivita el la originalo je 12 July 2020. Alirita 4 January 2020 .
- ↑ Jeremy Corbyn has appointed Sir Keir Starmer as Shadow Brexit Secretary and the Tories should be worried (la 6an de oktobro 2016). Arkivita el la originalo je la 10an de decembro 2016. Alirita la 7an de decembro 2016 .
- ↑ Moss, Stephen, "Keir Starmer: 'I wouldn't characterise myself as a bleeding heart liberal . . .'", The Guardian, la 21an de septembro 2009.
- ↑ Stewart, Heather, "Keir Starmer had no enemies. Can he keep it that way?", The Guardian, la 27an de marto 2020.
- ↑ "The Guardian profile: Keir Starmer", The Guardian, la 1an de aŭgusto 2008.
|