Jugoslava Popola Armeo
Jugoslava Popola Armeo | |||||
---|---|---|---|---|---|
Југословенска народна армија | |||||
armitaj fortoj | |||||
Komenco | 1-a de marto 1945 vd | ||||
Fino | 20-a de majo 1992 vd | ||||
Antaŭe | Royal Yugoslav Army vd | ||||
Lando(j) | Socialisma federacia respubliko Jugoslavio vd | ||||
Sidejo | Beogrado | ||||
| |||||
La Jugoslava Popola Armeo (JNA) (serbe Југословенска народна армија, Jugoslovenska narodna armija mallongigita ЈНА) estas armitaj fortoj de Socialisma Federacia Respubliko Jugoslavio (SFRJ), kiu ekzistis inter 1946 kaj 1992.
Ekipaĵoj
[redakti | redakti fonton]Danke al neŭtrala doktrino, JNA povis uzi militajn ekipaĵojn el Usono, Francio, Sovetunio ktp. En 1950-aj jaroj JNA aĉetis usonan ĉasaviadilon F-86 kaj tankon M47 Patton, kaj en 1980-aj jaroj aĉetis francajn helikopterojn Aerospatiale SA 330 Puma.
JNA ankaŭ uzis jugoslavajn ekipaĵojn kiel Soko J-21 Jastreb kaj Soko G-2 Galeb, M-84 tankojn.
Dissolvo
[redakti | redakti fonton]En 1990, post la 14-a kongreso de Ligo de Komunistoj de Jugoslavio, konflikto inter Serbio kaj aliaj respublikoj rapidiĝis procezon de dissolvo. La 20-an de majo JNA dissolviĝis kaj integriĝis en militfortojn de Federacia Respubliko Jugoslavio.