Jacques Tati
Jacques Tati | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Jacques Tatischeff |
Naskiĝo | 9-an de oktobro 1907 en Le Pecq, Seine-et-Oise, Francio |
Morto | 4-an de novembro 1982 (75-jaraĝa) en 10-a arondismento de Parizo |
Mortokialo | Pulma embolio |
Tombo | Saint Germain-en-Laye Old Communal Cemetery (en) |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Familio | |
Patro | George Emmanuel Tatischeff (en) |
Patrino | Marcelle Claire van Hoof (en) |
Infano | Sophie Tatischeff (en) |
Okupo | |
Okupo | filmaktoro filmproduktoro mimo televida aktoro komikisto filmreĝisoro scenaristo aktoro reĝisoro |
Verkoj | Mon oncle |
TTT | |
Retejo | http://www.tativille.com/ |
Jacques TATI - mallongigo de "Tatischeff" - (naskiĝis la 9-an de oktobro 1907 en Le Pecq, Seine-et-Oise (nun: Yvelines), mortis la 5-an de novembro 1982 en Parizo) estis franca reĝisoro kaj aktoro. Lia naskiĝurbo nomis skvaron laŭ "Jacques Tati" en la kvartalo L'Ermitage.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Jacques Tati estas de franca-rusa-nederlanda-itala deveno: lia patro Georges Emmanuel Tatischeff, naskita en 1875 en Parizo, estis la filo de Grafo Dimitri Tatischeff, milita ataŝeo en la rusa ambasadejo de Parizo kaj de francino Rose Anathalie Alinquant. Georges Emmanuel Tatischeff edziĝis kun Claire van Hoff, mem de itala-nederlanda deveno. El tiu geedziĝo naskiĝis Jacques Tati en 1907. El amaventuro de tiu ĉi kun juna aŭstra virino Herta Schiel, naskiĝis Helga Marie-Jeanne Schiel la 1-an de aŭgusto 1942. Poste Jacques Tati edziĝis al Micheline Winter en 1944 kaj estas la patro de Sophie Tatischeff kaj Pierre Tati.
Jacques Tati estis unue komika artisto en Muzik-teatro (li interalie ludis en Scala de Berlino en 1942[1]) kaj aktoro, poste komencis karieron de reĝisoro nur en 1947.
Ekde Jour de fête ĝis Playtime, la filmoj de Jacques Tati ĝuis pli kaj pli grandan sukceson. La lasta filmo tamen postulis tre grandajn investojn, kaj montriĝis pli multekosta ol antaŭvidite pro administraciaj malhelpoj, kaj ties sukceso (tamen la plej populara kalkulante nombron da eniroj je tiu dato) ne sufiĉis por kompensi la elspezojn. Konsekvence Jacques Tati devis moderigi siajn ambiciojn: Trafic, kvankam projekciita en kinejo, estis komence farita kiel telefilmo. La reĝisoro povis financi sian lastan longan filmon Parade, nur dank'al helpo de sveda televido.
Malgraŭ ŝajna foresto de dialogoj, aŭ precize dank'al tio por kompensi, Jacques Tati zorge prilaboris la sonbendojn de siaj filmoj. Tiel ekzistas anglaj versioj de pluraj el liaj filmoj, interalie Les Vacances de M. Hulot, kaj Mon oncle, kies anglalingva versio My Uncle aperis en Francio en 2005.
Filmografio
[redakti | redakti fonton]Reĝisoro
[redakti | redakti fonton]- 1938: Retour à la terre (kurtfilmo) (perdita filmo)
- 1947: L'École des facteurs (kurtfilmo)
- 1949: Jour de fête
- 1953: Les Vacances de M. Hulot
- 1958: Mon oncle
- 1967: Playtime
- 1971: Trafic
- 1974: Parade
- 1978: Forza Bastia (kurtfilmo)
Aktoro
[redakti | redakti fonton]- 1932: Oscar, champion de tennis
- 1934: On demande une brute (kurtfilmo)
- 1935: Gai dimanche (kurtfilmo)
- 1936: Soigne ton gauche (kurtfilmo)
- 1938: Retour à la terre (kurtfilmo) (perdita filmo)
- 1945: Sylvie et le fantôme
- 1947: Le Diable au corps
- 1947: L'École des facteurs (kurtfilmo)
- 1949: Jour de fête
- 1953: Les Vacances de M. Hulot
- 1958: Mon oncle
- 1967: Cours du soir (kurtfilmo)
- 1967: Playtime
- 1971: Trafic
- 1972: Obraz uz obraz (telenovelo)
- 1974: Parade (aperis en televido)
Bibliografio
[redakti | redakti fonton]- Pénélope Gilliat: Jacques Tati 96 S., Ill., Paris 1976, (ISBN 0-7130-0145-3)
- Marc Dondey: Tati, Ramsey Poche Cinéma. Paris 1993
- David Bellos: Tati, sa vie, son art, Le Seuil, Paris, 2002
- Stéphane Goudet: Jacques Tati - de François le facteur à Monsieur Hulot, Cahiers du Cinéma 2002
- François Ede, Stéphane Goudet: Playtime, Cahiers du Cinéma 2002
- Giorgio Placereani, Fabiano Rosso (a cura di): Il gesto sonoro - Il cinema di Jacques Tati, Editrice Il Castoro 2002
- Laura Laufer: Jacques Tati ou le temps des loisirs, Les Editions de l'If, Paris, 2002
- Jacques Tati, le rire démocratique, Documentaire de Pierre Philippe (France, 2002-52mn) coproduction : ARTE France, On Line Production, Les Films de Mon Oncle [2]
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Arte 07/10/2007 - 22.30- Elsendo dediĉita al Jacques Tati
- ↑ Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2007-12-15. Alirita 2007-12-20 .
Internaj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Sinjoro Hulot
- Jacques Lagrange, pentristo kiu kunlaboris al scenaro kaj dialogoj de la plejmultaj filmoj de Jacques Tati.
- Muta kino
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo de Jacques Tati
- Biografio de Tati en retejo Image Arkivigite je 2005-10-13 per la retarkivo Wayback Machine
- Plena filmografio kaj honoroj en retejo Cinéma français.fr
- Jacques Tati en IMDb
- Video Jacques Tati[rompita ligilo] en 1967, li parolas pri sia komika inspiro, arĥivo de Svisa Romanĉa Televido.
- Ekspozicio Jacques Tati en "la Cinémathèque française" Arkivigite je 2009-04-12 per la retarkivo Wayback Machine
- Foto-grupo "Jacques Tati" ĉe Flickr.com