Saltu al enhavo

Insulo San Benedicto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Insulo San Benedicto
insulo [+]

AkvejoPacifiko

Supermara alteco310 m [+]
Koordinatoj19° 19′ N, 110° 48′ U (mapo)19.315556-110.803611Koordinatoj: 19° 19′ N, 110° 48′ U (mapo)
Plej alta punktoVolcán Bárcena [+]

Longo4,8 km (3 mi)
Larĝo2,4 km (1 mi)
Akvokolektejo6,12 km² (612 ha) [+]
Areo6,12 km² (612 ha) [+]
Loĝantaro(neloĝata) [+]

Insulo San Benedicto (Meksiko)
Insulo San Benedicto (Meksiko)
DEC
Map
Insulo San Benedicto
Vikimedia Komunejo:  San Benedicto island [+]
vdr

La insulo San Benedicto, antaŭe nomita insulo Anublada, estas la tria insulo plej granda de la insuloj Revillagigedoj, en Meksiko. Ties grando estas de 4,8 km por 2,4 km, kun areo de 10 km² kaj ĝi estas nek loĝata nek loĝebla.

La insulo estas de vulkana deveno. Ĝi havas du elstarajn montopintojn, el kiuj la plej alta, Bárcena, altas 310 metrojn je la suda parto de la insulo. Tiu havas la tipan formon de vulkana kratero. Bárcena havas registrita nur unu historiepokan erupcion, kiu ekis la 1an de aŭgusto 1952 kaj pluis ĝis la 24-a de februaro 1953. La erupcio detruis plejparte la flaŭron kaj surteran faŭnon. La klimato estas varma-subhumida kun someraj pluvoj. Oriente de San Benedicto ekzistas strando al kiu eblas elŝipiĝi.