Imanol Uribe
Imanol Uribe | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de februaro 1950 (74-jaraĝa) en San-Salvadoro |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Hispanio Salvadoro |
Familio | |
Edz(in)o | María Barranco (1982–2004) |
Okupo | |
Okupo | filmreĝisoro aktoro scenaristo filmmuntisto filmproduktoro |
Imanol URIBE Bilbao (San Salvador, Salvadoro,[1] 28-a de februaro 1950) estas hispana kin-reĝisoro kaj produktoro.
Kariero
[redakti | redakti fonton]Li studis ĵurnalismon kaj kinarton. En 1975 li fondis produktoran entreprenon Zeppo Films, en 1979 Cobra Films kaj poste Aiete Films. La ĉefa temaro de liaj filmoj estas socipolitika situacio de Eŭskio, ekzemple en El proceso de Burgos, La fuga de Segovia, La muerte de Mikel kaj Días contados. Aparte li frontis aliajn temojn: kie rasismo en Bwana, sorĉistinoj en La luna negra kaj historion en El rey pasmado. Krom reĝisorado, li okupiĝis ankaŭ kiel produktoro, kiel en Secretos del corazón.
Laŭlonge de longa kariero, li ricevis nombrajn premiojn, inter kiuj menciindas la Ora Konko en Donostia Kinfestivalo pro Días Contados; ok Goja-premioj pro Días Contados kaj aliaj sep Goja-premioj pro El rey pasmado (bazita sur la romano de Gonzalo Torrente Ballester, Crónica del rey pasmado).
Filmoj
[redakti | redakti fonton]Jaro | Filmo |
---|---|
1979 | El proceso de Burgos |
1981 | La fuga de Segovia |
1983 | La muerte de Mikel |
1986 | Adiós pequeña |
1989 | La luna negra |
1991 | El rey pasmado |
1994 | Días contados |
1996 | Bwana |
1998 | Extraños |
2000 | Plenilunio |
2002 | El viaje de Carol |
2007 | La carta esférica |
2012 | Miel de naranjas |
2015 | Lejos del mar |
2022 | Llegaron de noche |
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Kie laboris liaj gepatroj.
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Imanol Uribe en la hispana Vikipedio.