Humphrey Tonkin
Humphrey Tonkin | |
---|---|
Humphrey Tonkin en UK 2008 | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de decembro 1939 (85-jaraĝa) en Truro |
Lingvoj | Esperanto • angla |
Nacieco | anglo |
Ŝtataneco | Usono Unuiĝinta Reĝlando (Britio) |
Alma mater | Universitato de Kembriĝo Universitato Harvard |
Subskribo | |
Okupo | |
Okupo | esperantisto (1956–) esperantologo verkisto profesoro lingvisto intervjuito en televida intervjua programo |
Esperanto | |
Aliaj aktivaĵoj | Honora Prezidanto de TEJO, prezidinto de TEJO kaj UEA. |
Humphrey Richard TONKIN [hamfri] (naskiĝis la 2-an de decembro 1939 en Truro) estas brita-usona esperantisto, eksa prezidanto de TEJO kaj UEA.
Humphrey Tonkin venas de Britio kaj loĝas nun en Usono. Profesie li estas profesoro pri angla literaturo, specialisto pri la renesanca periodo (ankaŭ Ŝekspiro). Li diplomiĝis en Kembriĝo, doktoriĝis en Harvard kaj estis prezidanto de la Universitato de Hartford, ĉe kiu li aranĝadis famajn somerajn Esperanto-kursojn.
Tonkin esperantistiĝis en 1956. Li kunfondis la junularan Esperanto-asocion en Britio en 1959. De 1961 ĝis 1971 li estis Estrarano de TEJO; de 1969 ĝis 1971 li estis ties prezidanto. En 1963 li, estante kasisto de TEJO, fondis la revuon Kontakto; li ankaŭ estis ties unua redaktoro.
En la UK de Hamburgo en 1974 la Komitato de UEA elektis lin prezidanto, posteulo de Ivo Lapenna. Li posteniĝis ĝis 1980 kaj prezidis denove de 1986 ĝis 1989. Tonkin en 2001-2004 denove oficis en la Estraro, kiel vicprezidanto. Li ankaŭ estas la prezidanto de la Esperantic Studies Foundation kaj plenrajta membro de AIS San-Marino.
Tonkin estas Honora prezidanto de TEJO (ekde 1971) kaj ano de la Honora Patrona Komitato de UEA. Cetere li estas estrarano de la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED), redaktas la interlingvistikan parton de la bibliografio de MLA, prestiĝa faka bibliografio pri lingvistiko kaj literaturscienco. Li kunredaktas la revuon Language Problems and Language Planning (Lingvaj problemoj kaj lingva planado). Li verkis, redaktis kaj tradukis elstarajn esperantologiajn verkojn. Aktuale en 2008, li grave kontribuis al la statuto de UEA el 1980.
En 2010 UEA eldonis La arto labori kune : festlibro por Humphrey Tonkin redaktita de Detlev Blanke kaj Ulrich Lins (ISBN 978-92-9017-113-3).
Tonkin partoprenis en En la mondon venis nova lingvo, festlibro por Ulrich Lins.
Fonduso Tonkin por novaj iniciatoj
[redakti | redakti fonton]En 2022 Esperantic Studies Foundation kreis fonduson kiu portas lian nomon; "Fonduso Tonkin por novaj iniciatoj" (angle Humphrey Tonkin Fund for Innovation') por akceli novajn projektojn, esplorojn en edukado kaj lingva justeco.
Elektitaj publikaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Esperantologio eksogena kaj endogena Arkivigite je 2008-05-09 per la retarkivo Wayback Machine en Studoj pri interlingvistiko Arkivigite je 2008-05-09 per la retarkivo Wayback Machine
- Kontribuis al BA1, BA2 kaj BA3.
- Esperantologio / Esperanto Studies. Nova Serio / New Series 2 (10). Red. Humphrey Tonkin, Guilherme Fians. Rotterdam / New York: CED / Mondial, 2021. 74p. 23cm. (ISBN 9781595694331)/ISSN 13113496. Kontribuaĵoj de Probal Dasgupta, Bengt-Arne Wickström, Gonçalo Neves, Ulrich Lins, Javier Alcalde.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|
Personaj
[redakti | redakti fonton]- Persona retejo de Humphrey Tonkin Arkivigite je 2007-02-07 per la retarkivo Wayback Machine
- Vivopriskribo en la retejo de Humphrey Tonkin Arkivigite je 2007-08-08 per la retarkivo Wayback Machine
- Humphrey Tonkin ĉe Twitter
Verkoj, prelegoj
[redakti | redakti fonton]En Esperanto:
- Libroj kaj aliaj dokumentoj[rompita ligilo] de kaj pri Humphrey Tonkin en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo Arkivigite je 2007-12-21 per la retarkivo Wayback Machine
- Prelego en la 93-a UK en Roterdamo Arkivigite je 2008-09-02 per la retarkivo Wayback Machine (Bjalistoka Esperanto TV)
- Opinioj plej kompetentaj (recenzo pri Lingvo kaj popolo de Humphrey Tonkin)
- Interesa parolo de Humphrey Tonkin en la Florenca UK (Youtube)
- Movado aŭ kulturo? La ideologia bazo de la Esperanto-poezio prelego de Humphrey Tonkin en la 97-a UK en Hanojo (Youtube)
- Pri la verkaro de Marjorie Boulton prelego de Humphrey Tonkin kadre de la 40-a Malferma Tago en la Centra Oficejo de UEA (Youtube)
En la Angla:
Humphrey Tonkin havas du eldonitajn librojn pri verkoj de Edmund Spenser:
- Spenser's Courteous Pastoral: Book Six of The Faerie Queene. Oxford: Clarendon Press (Oxford University Press), 1972, 328 p., ISBN 978-0198120209
- Faerie Queene (Unwin Critical Library), HarperCollins Publishers Ltd., 1989, 282 p., ISBN 978-0048000446
Intervjuoj
[redakti | redakti fonton]- Intervjuo kun Ĉina Radio Internacia en la 92-a UK en Jokohamo Arkivigite je 2011-09-02 per la retarkivo Wayback Machine
- Fragmento de prelego de Humphrey Tonkin, pri la arto prelegi (Youtube)
- EsKu - Epizodo 56 - Humphrey Tonkin, jutuba filmeto aperinta 2024-05-03 (esperante)
Fonduso Tonkin
[redakti | redakti fonton]Fonduso Tonkin por novaj iniciatoj
Antaŭe: | Prezidanto de Universala Esperanto-Asocio | Poste: |
---|---|---|
Ivo Lapenna Grégoire Maertens | 1974–1980 1986–1989 | Grégoire Maertens John C. Wells |