Grek-katolika preĝejo Sankta Petro (Sajószentpéter)
Aspekto
Grek-katolika preĝejo Sankta Petro | |
---|---|
konstruaĵo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Sajószentpéter |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
provinco | Borsod-Abaúj-Zemplén |
paroĥo | loke |
Dato de konsekro | 2005 |
Konsekrinto | Szilárd Keresztes kaj en:Francesco Marchisano |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | 2004–2005 |
Specifo | |
Longo | 15 m |
Larĝo | 15 m |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Adreso | Sajószentpéter Sport út 14-16., 3770 |
La grek-katolika paroĥa preĝejo Sankta Petro estas sakrala konstruaĵo en urbo Sajószentpéter (Hungario).
Historio
[redakti | redakti fonton]En Sajószentpéter dum la hisatorio la grekokatolikoj apartenis al Múcsony, sed en 1972 ili fondis eklezian grupon loke. Post 2 jaroj komenciĝis la matrikulaj enskriboj. En 1974 oni aĉetis loĝdomon, kiu transformiĝis al kapelo kaj paroĥejo. La nun videbla kirko estis konstruita en la jaroj 2004 kaj 2005.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La konstruaĵo troviĝas en korto. La fasado estas simetria, meze la turo altiĝas, kiu estas nur alta muro. Malsupre estas la enirejo, la plej supre estas aperturo, kie la sola sonorilo pendas. Interne estas pentraĵoj ankaŭ sur la balkona fasado.
Kermeso okazas en la lasta dimanĉo de junio.