Giacomo Casanova
Giacomo Casanova | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Giacomo Girolamo Casanova | |||||
Naskonomo | Giacomo Girolamo Casanova | ||||
Naskiĝo | 2-an de aprilo 1725 en Venecio, Venecia respubliko | ||||
Morto | 4-an de junio 1798 (73-jaraĝa) en Duchcov, Reĝlando Bohemio, Sankta Romia Imperio | ||||
Tombo | Duchcov vd | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Lingvoj | itala • franca • venecia • germana vd | ||||
Ŝtataneco | Venecia respubliko vd | ||||
Alma mater | Universitato de Padovo - Doktoro de Ambaŭ Juroj (–1742) vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Gaetano Casanova (en) vd | ||||
Patrino | Zanetta Farussi (en) vd | ||||
Gefratoj | Francesco Giuseppe Casanova (en) , Giovanni Battista Casanova (mul) , Faustina, Maria kaj Gaetano vd | ||||
Infanoj | Leonilda Castelli (en) , Cesarino Lanti (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | tradukisto diplomato verkisto aventuristo romanisto bibliotekisto bankisto poeto aŭtobiografo vd | ||||
Laborkampo | Kreiva kaj profesia verkado kaj diplomatio vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Histoire de ma vie ❦ Story of my flight from the prisons of the Venetian Republic vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Giacomo Girolamo CASANOVA ([ˈd͡ʒakɔmo d͡ʒirɔˈlamo kazaˈnɔva]; Esperantigite: Ĝakomo Ĝirolamo Kazanova) (naskiĝis la 2an de aprilo 1725 en Venecio, mortis la 4an de junio 1798 en la bohemia kastelo Dux, nuntempe: Duchcov, Ĉeĥio) estis itala aventurulo kaj verkisto. Li mem nobeligis sin donante al si la kromnomon Chevalier de Seingalt.
La filo de geaktoroj studis teologion kaj juron en Padovo, vagadis tra pluraj eŭropaj landoj, sed daŭre revenis al sia hejmurbo. En la jaro 1755 oni pro lia vivostilo - li i.a. havis amrilatojn kun monaĥinoj - arestis lin, sed li sukcesis fuĝi el la malliberejo unu jaron poste. Li daŭrigis sian aventuran vivon, havis multegajn amaferojn kaj finfine, en la jaro 1785 li fariĝis bibliotekisto por la grafo Waldstein en Dux.
Liaj franclingve verkitaj memoraĵoj Histoire de ma vie estiĝis ekde 1790, ili parte eldoniĝis ekde 1821 kaj komplete eĉ nur ekde 1960. Li verkis ankaŭ la sciencfikciecan romanon L’Icosaméron ou histoire d’Edouard et d’Elisabeth (1788), krome satirojn, dramojn kaj sciencajn verkojn pri historiaj kaj matematikaj temoj.
Lia figuro, pro lia amorema vivmaniero, restas kiel reala ekzemplo de donĵuano, pro kio lia nomo estas uzata antonomazie. (Li fakte ĉeestis la prapremieron de la opero Don Giovanni de Wolfgang Amadeus Mozart.)
Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
Casanova en 1788
-
Preĝejo de Savo en Venecio fare de Kanaleto
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Casanova Research Pages Arkivigite je 2006-07-14 per la retarkivo Wayback Machine (iom malnova)
- Resumo de la memoroj (angla)
- Ligoj al Projekto Gutenberg Arkivigite je 2008-02-22 per la retarkivo Wayback Machine k.a.
- Memoroj (en la franca, 6 volumoj en pdf-formato)