Géza Alföldy
Géza Alföldy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 7-an de junio 1935 en Budapeŝto |
Morto | 6-an de novembro 2011 (76-jaraĝa) en Ateno |
Lingvoj | hungara • germana • angla • latina • antikva greka |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd - doktoreco (–1959) Bonna universitato - habilitiĝo (–1966) |
Okupo | |
Okupo | historian of classical antiquity (en) epigrafisto universitata instruisto |
Verkoj | Fasti Hispanienses. Senatorische Reichsbeamte und Offiziere in den spanischen Provinzen des römischen Reiches von Augustus bis Diokletian Konsulat und Senatorenstand unter den Antoninen. Prosopographische Untersuchungen zur senatorischen Führungsschicht |
TTT | |
Retejo | http://www.uni-heidelberg.de/fakultaeten/philosophie/zaw/sag/alfoeldy.html |
Géza ALFÖLDY [alfoldi], laŭ hungarlingve kutima nomordo Alföldy Géza estis hungara historiisto, klasika filologo, profesoro, membro ekstera de Hungara Scienca Akademio.
Géza Alföldy naskiĝis la 7-an de junio 1935 en Budapeŝto. Li mortis la 6-an de novembro 2011 en Ateno.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Géza Alföldy frekventis universitaton en Budapeŝto inter 1953-1958, li samloke doktoriĝis en 1959. Inter 1957-1960 li laboris en muzeo, poste li lernis en ELTE. En 1965 li migris al Okcidenta Germanio, kie komence li laboris en muzeo, poste li edukis en universitato. Li estis gastprofesoro en Princeton, Romo, Parizo, Pécs, Budapeŝto, Poznań, Barcelona. Li emeritiĝis en 2002. Li tragike mortis dum studvojaĝo en Greklando. Li ricevis diversajn premiojn kaj medalojn parte hungarajn, parte eksterlandajn.
Verkaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]Li okupiĝis precipe pri Romia Imperio.